Kaba siskino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Serinus totta (Sparrmann, 1786) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Kaba siskino aŭ Kaba serino, Serinus totta, estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn. Ĝi estas endemia specio de loĝantaj birdoj en sudo de la Kabprovinco de Sudafriko. Ĝi estis foje atribuita al la genro Pseudochloroptila kiel Pseudochloroptila totta.
Tiu afrotropisa specio estis foje konsiderata samspecifa kun la Drakensberga siskino, Serinus symonsi de orienta Kabprovinco, okcidenta Natalo kaj Lesoto kiukaze la nomiga okcidenta formo estas S. t totta, kaj la orienta formo estas S. t. symonsi.
Tiu surloke komuna sed timida kaj diskreta siskino troviĝas en sudokcidentaj kaj sudaj rokaj deklivoj de Kablando, marbordaj klifoj kaj montoj kovritaj de makiso. Ĝi loĝas ankaŭ ĉe urboj kaj ĉe antaŭurboj de Kaburbo.
Aspekto
La Kaba siskino averaĝe estas 13 cm longa. La flugilplumoj kaj vosto estas nigrecaj kun blankaj punktoj en pintoj kiuj estas diferencigaj por ambaŭ seksoj, kaj videblaj ĉefe dumfluge. Maskla plenkreskulo havas helbrunajn dorson, flugilkovrilojn, pugon kaj supran voston kaj flavajn subajn partojn, ĉege gorĝareon kaj ankaŭ flavajn superokulajn striojn. La kapo, nuko kaj kolflankoj estas flavecgrizaj kaj olivecaj. Elstaras malhelbrunaj strioj en kapo kaj gorĝoflankoj.
La ino estas simila sed pli senkolora; ŝi ne havas grizon en kapo kaj havas pli da strieco en vizaĝo kaj brusto. Junula plumaro estas multe kiel tiu de la ino, sed pli senkolora kaj kun pli malhelaj aŭ pli brunaj subaj partoj.
Ne estas teritoria koincido kun la iom pli granda Drakensberga siskino, kiu ne havas blankajn punktojn en flugilplumoj kaj vosto kaj havas malpli uniformajn suprajn partojn.
La alvoko de la Kaba siskino estas vojp-viijar, ofte dumfluge, kaj la kanto estas milda agrabla trileco simila al tiu de la Mozambika kanario.
Kutimaro
Reproduktado
Unu kialo malcertigas la taksonomion de tiu specio, ĉar se ĝi estas vera siskino, ĝi estas la ununura kiu reproduktiĝas en kavaĵoj. Ili konstruas neprofundan tasforman neston en fendo aŭ truo en roko, sur kornicoj aŭ inter vegetaĵaro, ĉefe filikoj. Natura arbotruoj rare estas uzataj. Estas ĵusa konstato de nesto en artefarita strukturo, nome la malnova lumturo ĉe Cape Point.
La nesto estas konstruata de la ino el fajna plantomaterialo, kovrita el planta lanugo kaj animalaj haroj. La ovaroj estas de 3 aŭ 4, foje 5, ovoj, kiuj estas kovataj de la ino. Ŝi estas manĝigata de la masklo en la nesto per elglutado.
Manĝo
La Kaba siskino estas vidata en paroj aŭ malgrandaj aroj, moviĝanta diskrete inter arbustoj dum ĝi manĝas semojn, burĝonojn kaj insektojn.
Referencoj
- Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1
- Clement, Harris kaj Davis, Finches and Sparrows de ISBN 0-7136-8017-2
- Western Cape Nature Conservation Board & Avian Demography Unit (pdf) Arkivigite je 2014-02-17 per Archive-It
- Siskinoj tutmondaj
- Zamora J, Moscoso J, Ruiz-del-Valle V, Lowy E, Serrano-Vela JI, Ira-Cachafeiro J, Arnaiz-Villena A (2006): Conjoint mitochondrial phylogenetic trees for canaries Serinus spp. and goldfinches Carduelis spp. show several specific polytomies. Ardeola 53(1):1-17
|