Kabah | ||
---|---|---|
Fasado de la Palaco de la maskoj laŭ Frederick Catherwood | ||
loĝlokoj de Meksiko • arkeologia loko [+] | ||
Lando | Meksiko | |
Koordinatoj | 20° 14′ 54″ N, 89° 38′ 50″ U (mapo)20.248425-89.647297222222Koordinatoj: 20° 14′ 54″ N, 89° 38′ 50″ U (mapo) | |
Areo | 9,5 km² (949,76 ha) [+] | |
Kabah | ||
Vikimedia Komunejo: Kabah [+] | ||
Kabah (ankaŭ Kabaah, Kabáh, Kahbah aŭ Kaba) estas majaa ruino en la meksika ŝtato Jukatanio, Mezameriko).
Ĝi troviĝas sude de la urbo Uxmal kaj estas ligita al ĝi per 18 km longa kaj 5 metrojn larĝa paŝvojo (majaa rapidvojo), kiu je la komenco kaj fino havas grandan triumfarkon.
En la urbo troviĝas la 45 metrojn longa palaco de la maskoj, kies muroj estas ornamitaj de 260 Chaac-maskoj. Multaj aliaj temploj kaj palacoj (parte ankoraŭ neesploritaj) troviĝas en la antikva urbo.
Majaoj ekloĝis en la regiono dum la 3-a jarcento a.K., sed la plejmultaj nun videblaj konstruaĵoj estas el la 3-a ĝis la 7-a jarcento. Kabah estas post Uxmal la dua plejgranda majaurbo en postklasika Puuc-stilo. Ĝi estis jam forlasita, kiam alvenis la hispanoj.
La signifo de la nomo Kabah estas "fortika mano".
Fotogalerio
- Codz Poop - Templo de la maskoj (detalo)
- Codz Poop - Templo de la maskoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Kabah ĉe MayaInfo.org Arkivigite je 2009-01-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Kabáh ĉe sci.mus.mn.us Arkivigite je 2006-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
|