![](../I/Scythopolis7_by_Yukatan.jpg.webp)
Korinta kapitelo montrante klare du kaŭliklojn ambaŭflanke de la supra parto.
Laŭ Francisko Azorín kaŭliklo estas Trunketo, kiu eliras el la foliformaj ornamoj de la korinta kapitelo por formi volutojn.[1] Li indikas etimologion el la latina culiculis, el caulis (branĉo). [2] Tiele la kaŭlikloj estus iel evoluaĵo de la volutoj de la kapitelo de la Ionika ordo, kiuj en la Korinta ordo adoptas formon intermezan al la vegetalaj folioj, tio estas iom pli longecaj kaj kreskoŝajnaj.
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 109.
- ↑ Azorín, samloke.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.