Kaŭkazaj miksaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Koordinatoj41° 45′ 0″ N, 44° 15′ 0″ O (mapo)41.7544.25Koordinatoj: 41° 45′ 0″ N, 44° 15′ 0″ O (mapo) [+]
Areo170 405 km² (17 040 500 ha) [+]

Kaŭkazaj miksaj arbaroj (Tero)
Kaŭkazaj miksaj arbaroj (Tero)
Situo de la Kaŭkaza biodiverseco-riĉaĵejo ekoregiono
Vikimedia Komunejo:  Caucasus mixed forests [+]
Nacia Parko de Borjomi Kharaguli (Kartvelujo).
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj.

La kaŭkazaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj centrazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. La kaŭkazaj miksaj arbaroj estas parto de la tutmondaj 200-regiono kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj.

La organizaĵo Naturprotekto Internacie situigis la ekoregionon en la kaŭkazan biodiverseco-riĉaĵejon.

Priskribo

La ekoregiono okupas 170 300 kvadratajn kilometrojn en la montaroj de Kaŭkazo, en la sudo de eŭropa Rusujo, granda parto de Kartvelujo, la nordoriento de Turkujo, la oriento de Armenujo kaj la okcidento kaj la nordo de Azerbajĝano. Kaŭkazo konstituas tradician limon inter Eŭropo kaj Azio, same kun Malgranda Kaŭkazo kaj la orienta fino de Pontus-Montaro.

Estas ekoregiono kun granda biodiverseco, kaŭze de granda diverseco de biotopoj kaj kiu troviĝas al renkonto de tri biogeografiaj unuoj : Centra Eŭropo, Centra Azio kaj Mezoriento.

La klimato estas mezvarma, sed varias kune kun la altitudo.

Flaŭro

Orientaj fagoj en Naturrezervejo Lagodekhi, Orienta Kartvelujo.

Oni priskribis ĉirkaŭ 12 000 plantospecioj en la kaŭkazaj miksaj arbaroj.

70 procentoj de la ekoregiono, inter altitudoj de 400 kaj 2 200 metroj, estas kovrataj de mezvarmaj miksaj arbaroj; la superregantaj specioj estas la tigfolia kverko (Quercus petraea ), la kaŭkaza karpeno (Carpinus caucasica), la ordinara kastaneo (Castanea sativa), la orienta fago (Fagus orientalis) kaj la kaŭkaza kverko (Quercus macranthera). Ĉe pli altaj altitudoj troviĝas specioj el la genroj betulo kaj pino, same kiel la kaŭkaza abio (Abies nordmanniana) kaj la orienta piceo (Picea orientalis).

Ĉe la plej alta altitudo, la arbaro estas anstataŭita de montaraj herbejoj, kiuj alternas kun arbustaroj de kaŭkaza rododendro (Rhododendron caucasicum).

Faŭno

Ĉirkaŭ sep cent specioj de vertebruloj vivas en la ekoregiono.

Endemiismoj

La kaŭkazaj miksaj arbaroj prezentas unu el la niveloj de endemiismo plej altaj en la modera zono. 23 procentoj de la vaskulaj plantoj kaj 10 procentoj de la vertebruloj estas endemiaj.

Stato de konservado

La ekoregiono estas krize endanĝerigata.

Vidu ankaŭ


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj Belgio,  Danio,  Francio,  Germanio,  Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbarojAcoroj ( Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj Bulgario,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Rumanio,  Serbio ( Kosovo),  Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj Danio,  Germanio,  Pollando,  Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj Portugalio,  Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj Azerbajĝano,  Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj Armenio,  Azerbajĝano,  Kartvelio,  Rusio,  Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj Irlando,  Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj Aŭstrio,  Belorusio,  Ĉeĥio,  Germanio,  Litovio,  Moldavio,  Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj Nord-Koreio,  Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo Ukrainio,  Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj Albanio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Kroatio,  Italio,  Montenegro,  Serbio,  Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido Bulgario,  Kartvelio,  Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Andoro,  Francio,  Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj Belorusio,  Estonio,  Norvegio,  Latvio,  Rusio,  Finnlando,  Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj Aŭstrio,  Ĉeĥio,  Francio,  Germanio,   Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepo Irako,  Irano,  Turkio

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.