Kaŝmemoro estas relative negranda rapidega memoro (plurfoje pli rapida ol la ĉefmemoro) uzata kiel bufro inter la ĉefmemoro kaj procesoro. En la kaŝmemoron trafas la statistike plej ofte (kaj «dense») uzataj datumoj kaj provizoraj rezultoj de la operacioj.

Noto

La angla termino laŭvorte signifas «kaŝejo», «ekspedicia tenejo». La metaforo per si mem ne estas tre elvokiva (kvankam la kaŝmemoro ja estas io kaŝita disde la uzanto), sed espereble helpos la proksimeco de la sonformo.

Fontindiko


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.