Kőszegszerdahely [kosegserdahej] estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Kőszeg.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9725
- Telefonprefikso: 94
- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 490
Historio
En Kőszegszerdahely loĝis keltoj en la ferepoko. En la romia epoko tie oni faris brikojn. En la frua hungara epoko ĉiumerkrede okazis foiro, tiun gardis la vilaĝnomo: hungare Kőszeg-merkredo-loko. La vilaĝo apartenis al bieno de fortikaĵo Rohonc. En 1532 la turkoj faras ruina la tutan ĉirkaŭaĵon. Baldaŭe laŭvice familioj Sibrik, Nádasdy kaj Batthyany (batjAnji) posedis la komunumon. Ekde 1920 Rechnitz iĝas aŭstra, la vilaĝo trovis sin ĉe la nova ŝtatlimo. Inter 1948-1989 laŭ la aŭstra limo oni faris fer-kurtenon. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, la limo estas senĝene trapasebla. En Kőszegszerdahely migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- romkatolika Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (Kőszegszerdahely)
Komunumoj pri szerdahely en Hungara reĝlando
La vorto signifas: loko, kie merkrede okazis bazarado.
Alsószerdahely | Bodrogszerdahely | Dunaszerdahely | Felsőszerdahely |
Kaposszerdahely | Kisszerdahely | Kőszegszerdahely | Magyarszerdahely |
Muraszerdahely | Nyitraszerdahely | Szerdahely | Tótszerdahely |