
Kőszeg | |||
urbo | |||
![]() | |||
|
|||
Areo | 55 km² (5 500 ha) | ||
---|---|---|---|
Loĝantaro | 11 702 | ||
Poŝtkodo | 9730 | ||
Telefona antaŭkodo | 94 | ||
![]() | |||
Retpaĝo: koszeg.hu | |||
Kőszeg [kOseg] (kroate Kiseg, germane Güns) estas limurbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Kőszeg, kies administrejo estas.

Geografio
Kőszeg situas ĉe piedo de montaro laŭ landlimo de Aŭstrio. Szombathely troviĝas 18, Vieno 110, Budapeŝto 260 km.
Historio
Pri la ejo estas la fruaj mencioj pri fortikaĵo, kiu gardas la limon kontraŭ la aŭstroj. Familio Kőszegi fondis la urbon iomete for de la fortikaĵo. Poste ankaŭ en la urbo konstruiĝis aparta fortikaĵo. Dum la historio la urbo apartenis foje al Aŭstrio, foje al Hungario. En 1328 la urbo ricevas hungaran rangon reĝa urbo.
En 1532 la urba fortikaĵo kontraŭstaris la turkojn. La urbo tiutempe apartenanta al Aŭstrio, ricevis senimpostiĝon. Sekvis pli pacaj jaroj, la komerca vojo inter Vieno kaj Adriatiko trairis la urbon. Ekde la 19-a jarcento la urbo konstante apartenis al Hungario.
Fine de la 19-a jarcento la finkonstruita fervojo inter Szombathely kaj Sopron ne tuŝis la urbon, sed la riĉa Kőszeg konstruis rivalan fervojon trairintan la urbon. En 1920 la komunumo iĝis limpasejo al Aŭstrio. En 1945 la urbo ne ricevis bombatakon, ĉar angla pilotestro pli frue lernis en Kőszeg, tial li gvidis la atakon kontraŭ la najbara arbaro. Post la 2-a mondmilito la ĉirkaŭaĵo estis parto de ferkurteno. La komunumo dormis. Tiutempe Kőszeg estis la plej malgranda hungara urbo. En 1989 la ferkurteno malkonstruiĝis, la urbo iĝis turisma centro. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ie ajn trapasebla senkontrole.



Vidindaĵoj
Sakralaj vidindaĵoj
Profanaj vidindaĵoj
- Fortikaĵo de Kőszeg, interne muzeo
- Urbodomo de Kőszeg
- historia urboparto
Famuloj
- en Kőszeg naskiĝis kaj mortis:
- en Kőszeg naskiĝis:
- aktoroj Tibor Sipeki kaj Ádám Varga
- bestokuracisto László Tamás
- departementestro Jakab Szvetics
- drumisto László Hollósi
- futbalisto Gyula Lóránt
- jakobeno Jakab Sigray
- kanoniko József Tumpacher
- kemiisto Ferenc Szabadváry
- monaĥo Lipót Ferenc Bierbauer
- neŭrologo Hugó Richter
- oficiro József Csekonics
- operkantisto Valéria Berdál
- pastro József Fabchich
- poeto József Rájnis
- profesoroj Károly Frigyes Karner István Schneller
- redaktoro József Orosz
- teologoj Gusztáv Kovács, József Palotai kaj Keresztély János Horváth
- en Kőszeg mortis:
- bienulo Imre Festetics
- monaĥo László Bielek
- pastro-esteto József Beély Fidél
- ornitologo Jakab Schenk
Famaj nomportantoj
- Attila Kőszeghy, arkitekto
- Ákos Kőszegi, aktoro
- Botond Kőszegi, ekonomo
- Edit Kőszegi, dramaturgo
- Gizella Kőszegi, esperantisto
- György Kőszegi, halterlevisto
- Imre Kőszegi, drumisto
- Péter Kőszeghy (komponisto)
- Péter Kőszeghy (literaturisto)
- Tamás Kőszegi, reĝisoro
- Teréz Kőszegi, operkantisto
