Kōzō Murashita 村下孝蔵 | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1953 en Minamata |
Morto | 25-an de junio 1999 (46-jaraĝa) en Kvartalo Ŝibuja |
Ĝenroj | J-popo |
Profesio | kantisto, tekstisto |
Instrumentoj | gitaro |
Aktivaj jaroj | 1979 - |
Retejo | www.murashita-kozo.com |
Signifa instrumento | |
memfarita gitaro | |
Persona informo | |
Tombo | Kukizaki |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio |
Alma mater | Minamata First Junior High School • Minamata Daiichi Elementary School • Q11506680 |
Okupo | |
Okupo | kantisto • kantaŭtoro |
Verkoj | Q11515723 Q11513837 Q11481280 Q11280652 Q11396488 Q11637137 Q11464532 Q11431419 Q11263731 Q11274967 Q11418342 Q11658731 Q11665280 Q11315221 Q11282761 Q11266683 Q11353035 Romance Car Tsuretette 16-sai Q11414677 |
TTT | |
Retejo | http://www.murashita-kozo.com/ |
Kōzō Murashita (japane 村下孝蔵, Murashita Kōzō; 28-an de februaro 1953 — 24-an de junio 1999) estis japana memfara kantisto, fama precipe pro siaj romantikaj amkantoj.
Vivo
Kōzō Murashita naskiĝis en urbo Minamata, gubernio Kumamoto. Lia familio administris kinejon, pro tio li junaĝe familiaris kun filmoj kaj popularaj kantoj de Usono kaj Eŭropo. En lia lernanteco de supera mezlernejo (high school) Chinzei li aktivis en la naĝista klubo kiel brustnaĝisto. Tiutempe li estis ravita de la gitaraj teknikoj de The Ventures kaj Yūzō Kayama, kun memfarita gitaro li ekdediĉis sin al muziko.
Fininte la kurson de supera mezlernejo li estis dungita de Yamaha (fama manufakturo de muzikinstrumentoj kaj aliaj) kiel piano-agordisto en Hiroshima, kaj komencis ankaŭ muzikistan karieron, aperigante sondiskon proprakoste. El loka radiostacio Chūgoku Hōsō li regule dissendis siajn proprajn programerojn, kaj jam tiam li estis bone konata inter muzikamantoj tie.
En 1979 li sukcesis en provaŭdo (audition) aranĝita de Sony Music Records Inc.(tiam CBS Sony).
En 1980 li debutis kun Tsukiakari (Lunlumo), sed lia folkmuzika kanto ne bone akceptiĝis, kaj li daŭrigis doni modestajn koncertojn tra la tuta lando.
En 1983 aperis lia unua ŝlagro Hatsukoi (La Unua Amo).
Bone akceptiĝis ankaŭ liaj sekvaj pecoj Odoriko (Dancistino, 1983), Shōjo (Knabino, 1984), Yume no Tsuzuki (Sekvoj de Sonĝo/Revo, 1984).
Pere de tiuj verkoj oni aprezis lin kiel talentan memfaran kantiston, kiu povas fari kaj ludi tiajn kantojn, kies tekstoj fajne esprimas subtilajn sentojn ne uzante anglajn vortojn (malkiel aliaj japanaj ŝlagroj), kaj kies melodioj estas delikataj kaj orelplaĉaj kaj konsidereblas amalgamoj el japanaj popularaj kantoj kaj tiuj de Usono kaj Eŭropo.