Râul Criș Körös | |
---|---|
![]() Akvobaraĵo en Békés en Duobla Körös | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rumanio, Hungario |
Akvokolekta areo | 27 537 km² |
Fluo | |
Fonto | pluraj |
Enfluejo | Tiso, ĉe Csongrád |
Geografio | |
![]() Pitoreska rivero Körös apartenas al Nacia Parko | |
Körös (rumane Criș [kriŝ], germane Kreisch [krajŝ]) estas maldekstra flankorivero de Tiso en Hungario, ĉiuj fontoj estas en Rumanio. Tiu nomo malofte uziĝas, oni konas diversajn Körös-riverojn, kiuj kuniĝas.
La riveraro sume longas 741 km-ojn, akvokolekta areo estas 27 537 km². La kvin riveroj Körös jene ekestas unuj el aliaj:
- Triopa Körös (pli oficiala nomo; hungare: Hármas-Körös; rumane: Crișul Triplu) estiĝas el Duopa Körös kaj el Rapid(eg)a Körös (ĉe Gyomaendrőd). Triopa Körös longas 91 km-ojn kaj fluas nur en Hungario kaj enverŝiĝas Tison ĉe la urbo Csongrád. Akvonivelaj indikiloj (kaj samtempe gravaj urboj): Gyoma, Kunszentmárton, Szarvas.
- Rapida Körös (rumane: Crișul Repede, hungare: Sebes-Körös) longas 209 km-ojn, el tio en Hungario 59 km-oj. Akvonivelaj indikiloj: Ciucea, Körösszakál, Körösladány. Ĉeborda grava urbo kun akvonivela indikilo: Oradea.

Rapida (supre), nigra (meze) kaj blanka Körös
Menciinda flankorivero estas Berettyó (rumane: Barcău aŭ Beretău), krome en la hungara parto estas diversaj enfluantaj kanaloj, la plej konata estas Orienta ĉefkanalo. La riveroj kolektas la akvon el la Mez-Okcidenta Transilvanio. La regiono ofte suferas pro inundoj. Helpas la digoj kaj la kanaloj. La pitoreskaj riveropartoj apartenas al la nacia parko Körös-Maros.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.