Königs Wusterhausen | |||||||
| |||||||
medium-sized district town • urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Brandenburgio | ||||||
Distrikto | Distrikto Dahme-Spreewald | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 03375 | ||||||
Poŝtkodo | 15711, 15751 15754, 15758 | ||||||
Aŭtomobila kodo | LDS | ||||||
Oficiala Municipokodo | 12061260 | ||||||
Subdivido | 7 komunumopartoj (Ortsteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Stefan Ludwig | ||||||
Partio de komunumestro | Linkspartei | ||||||
Adreso de la administrejo | Schloßstraße 3 15711 Königs Wusterhausen | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 38929 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 52° 18′ N, 13° 38′ O (mapo)52.29166666666713.625Koordinatoj: 52° 18′ N, 13° 38′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 36 m | ||||||
Areo | 95,82 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.koenigs-wusterhausen.de | ||||||
Königs Wusterhausen [KEniŝs vustaHAŬzn] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Dahme-Spreewald de la federacia lando Brandenburgio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 38 929 loĝantojn.
Rilatoj al Esperanto
La radio-ĉefstacio Königswusterhausen disaŭdigis la 16-a de novembro 1924 sur ondo 2450 paroladon de telegr.-direktoro Arnold Behrendt, poste sur ondo 2800 Esperanto-koncerton. Oni fondis post ĝi „Germanan Radio-Esperanto-Ligon“. Prezidanto iĝis Arnold Behrendt, vicprezidanto telegrafoserva direktoro Gerlach, direktoro de la radio-ĉefstacio, oficejo ĉe Ellersiek & Borel. Pri la fondo informis la revuo Germana Esperantisto, 1925, n-o 1. Ankaŭ en la postaj jardekoj, en la epoko de GDR samkiel post la ŝtata reunuiĝo de Germanio, en la urbo kontinue aktivis esperantistoj.
Vidindaĵoj
En la kvartalo Niederlehme troviĝas turo simila al la istanbula Galata-turo.
Partneraj urboj
Inter la partneraj urboj estas
- la urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf de Berlino
|