Kölked estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Mohács.
Bazaj informoj
- Areo: 62 km²
- Loĝantaro: 1100
- Poŝtkodo: 7717
- Telefonprefikso: 69
Situo
Kölked situas sur ebenaĵo, inter Mohács, Kroatio kaj Danubo. Mohács troviĝas 7, Bóly 18, Villány 26, Pécs 47 km-ojn. La vilaĝo apartenas al Nacia parko Danubo-Dravo.
Historio
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis jam el 1015 laŭ tiama hungara ortografio "Kulkedy". Dum la turkoj, kiu daŭris 150 jarojn, la vilaĝo ne senhomiĝis, ĉar la marĉa ĉirkaŭaĵo defendis la loĝantojn.
Laŭ priskribo de malnova geografio:
"Kölked estas vilaĝo loĝata de hungaroj en Baranya (historia departemento) laŭ la Danubo, la lasta poŝtejo funkcias en Mohács. Ĝia ebena kampo donas bonajn agraraĵojn, krome oni fiŝkaptadas en la Danubo. La posedanto estas episkopo de Pécs."
Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
Vidindaĵoj
Famuloj
En Izabellaföld (ekstra parto de Kölked) naskiĝis prioro Konstantin Gyula Horváth.