Kökar | ||
---|---|---|
|
| |
Blazono | Situo | |
komunumo | ||
www.kokar.aland.fi | ||
Gubernio | Alando | |
Provinco | Alando | |
Areo | 57,8 km² | |
Loĝantaro | 303 | |
Finnlingvaj | 5,9% | |
Svedlingvaj | 93,4% | |
Supermara alteco | 7 m [+] | |
Koordinatoj | 59° 55′ N, 20° 55′ O (mapo)59.92083333333320.909722222222 | |
Areo | 2 165 km² (216 500 ha) [+] | |
Loĝantaro | 250 [+] (31-a de decembro 2015) | |
Horzono | UTC+02:00, UTC+03:00 [+] | |
Kökar | ||
Vikimedia Komunejo: Kökar [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Kökar estas insulo en la aŭtonoma provinco Åland, Finnlando. La insulo havas ĉ. 300 loĝantojn (95 % el tiuj svedparolantoj) kaj surfacon de 64,16 km², el kio 0,39 km² estas interna akvosurfaco. Kiel sur la tuta Åland, la oficiala lingvo estas la sveda.
Komunuma nomo
La komunuma nomo aperas unuafoje en teksto de dana velisto de la 13-a jarcento. Tiam la franciskana klostro plej verŝajne funkciis sur Kökar. La nomo estis skribita kiel Thiyckækarl, kiu eble aludis pri dikaj insulanoj.
Trafiko
Kökar estas atingebla per veturŝipoj de Galtby al Korpo aŭ de Långnäs al Lumparland.
Vidindaĵoj
- Preĝejo Sankta Anna estis konstruita en 1784 je loko de la franciskana klostro. Tie ekzistas ankaŭ muzeo, ligita al la preĝejo.
- Otterböte estas bronzeepoka setlejo, kiu estis konstruita ĉ. 1150–1050 a. K.. Ĝi esti malkovrita en 1918.
- Källskär estas malgranda insulo kaj konata vidindaĵo sude de Kökar.
Vilaĝoj
Finnö, Hellsö, Karlby, Kyrkogårdsö, Österbygge kaj Överboda.
Konataj insulanoj
Eksteraj ligiloj
- Retejo de la komunumo Kökar (svede)
- paĝoj de la Alanda Muzeo pri historio de la Franciskanaj monaĥoj en Kökar Arkivigite je 2011-08-16 per la retarkivo Wayback Machine (svede)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.