Kóka [kOka] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Nagykáta. La loknomo ne havas sencon en la hungara.
![](../I/R%C3%B3mai_katolikus_templom_(7106._sz%C3%A1m%C3%BA_m%C5%B1eml%C3%A9k).jpg.webp)
Preĝejo de Kóka
![](../I/R%C3%B3mai_katolikus_templom%252C_K%C3%B3ka.jpg.webp)
Aerfoto pri Kóka
Bazaj informoj
- Areo:44 km²
- Loĝantaro:4280
- Poŝtkodo: 2243
- Telefonprefikso: 29
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, grandvilaĝo Sülysáp estas proksime. Budapeŝto estas 50 km-ojn for.
Hisorio
La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1254. En la turka erao la komunumo nur dum mallonga tempo senhomiĝis.
Kóka en 2000 prenis la rangon vinvilaĝo, kiu signifas elstaran vinberkulturadon.
Viaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, sportejo, kuracejo, infankuracejo, familihelpa servo, apoteko.
Vidindaĵoj
- klasikisma romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mateo de 1822, la turo estas 31 m-ojn alta.
Famuloj
En Kóka naskiĝis ceramikisto István Gádor.
Famaj nomportantoj
- Szabolcs Kókay, ilustristo
- KÓKAI Rezső, esperantisto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.