Kékkút [kEkUt] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém, en Distrikto Tapolca. La loknomo signifas: blua-puto
Bazaj informoj
- Areo: 4 km²
- Loĝantaro: 70
- Poŝtkodo: 8254
- Telefonprefikso: 87
Situo
La vilaĝo situas en iama kratero, nun baseno nomata Káli, laŭ flankovojoj. Kővágóörs troviĝas 4 km-ojn for.
Historio
Origine la loko nomiĝis Kőkút (=ŝtona puto), ŝajnas, ĝi estis fonto. Minerala akvo, samtempe kuracakvo de la vilaĝo estas tutlande fama.
Pli frue romianoj kaj avaroj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1338 jam en la misa formo Kőkút.
En Kékkút migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- postbaroka katolika preĝejo de 1760
- loĝdomo el la 18-a jarcento
Mineralakvoj
Oni profitas mineralakvojn Theodora Kereki kaj Theodora Kékkúti.
Komunumoj pri kút (= puto) en Hungara reĝlando
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.