![](../I/Obermillstatt_Anschlagtafel_1940.jpg.webp)
Publika propagandtabulo en karintia Obermillstatt, Millstatt am See, dum la germana okupado en 1940
Kärntner Grenzruf (ekde 1942 Kärntner Zeitung) estis taggazeto kaj NSDAP-partiorgano en Karintio estanta tiam parto de Nazia Germanio.
Historio
La gazeto, laŭ memdifino oficiala ĵurnalo de NSDAP, Govio Karintio,[1] aperis inter 1939 kaj 1945 en Klagenfurt. Post ĝia lanĉado neniigitis la gazetoj Kärntner Tagblatt, Klagenfurter Zeitung kaj Freie Stimmen, dume Kärntner Volkszeitung kaj la karintia eldono de Kleine Zeitung rajtis kontinue ekzisti.Ekde 1939 ĝi eldonitis paralele ankaŭ en Villach.[2] Tenadis la tuton la eldonejo nacisocialisma NS Gauverlag und Druckerei. Post liberiĝo de Aŭstrio en 1945 fare de la Aliancanoj la gazeto memkompreneble ekmalfunkciis.
Kunlaborantoj
Ĵurnalistoj kiuj laboris por tiu ĉi partiorgano estis i.a.:
- Hermann Allmayer
- Bertl Petrei[3]
- Fritz Sitte
Notoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-29. Alirita 2014-10-29.
- ↑ Aŭstria gazetarstatistiko
- ↑ Volkstreue und Liberale, arkivo interreta
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.