Kázmér VAJNOVSZKI [vajnovski] rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro. Li naskiĝis en Oradea la 11-an de februaro 1928 kaj mortis en Bukareŝto la 21-an de septembro 2002.
Kariero
Kázmér Vajnovszki akiris diplomon en Padagogia Altlernejo de Bukareŝto (1972). Li debutis kiel ĵurnalisto en gazeto Új Élet de Oradea (1946–48). Pli poste li estis interna kunlaboranto de Ifjúmunkás (1948–49, 1958–60), Romániai Magyar Szó (1949–52), Előre (1956–58). Inter 1961–70 li redaktis la revuon Könyvtári Szemle, de 1970 li laboris en la redakcio de A Hét ĝis sia pensiuliĝo (1991). Li tradukis el rumana lingvo.
Reportaĵvolumoj
- Győz az élet (Buk. 1958); Egyedül? (1973); Kísértő éjszaka. Riport a földrengésről. 1977. márc. 4. (1978).
Fonto
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2014-05-25 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.