Károly Vasas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de junio 1930 en Salgótarján |
Morto | 11-an de januaro 1992 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Károly Vasas [kAroj vaŝaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vasas Károly estis hungara skulptisto, instruisto.
Károly Vasas [1] naskiĝis la 12-an de junio 1930 en Salgótarján, li mortis la 11-an de januaro 1992 en Budapeŝto.
Biografio
Károly Vasas frekventis skulptistan liberan lernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1956. Liaj plej gravaj instruistoj estis András Beck, Pál Pátzay kaj Iván Szabó (skulptisto). Ekde 1957 li kreis skulptaĵojn kaj partoprenis en ekspozicioj. Li longe havis atelieron en Miskolc, krome li instruis en la industriarta mezlernejo en Budapeŝto ĝis 1970. Li ricevis premiojn inter 1963–1990.
Elektitaj ekspozicioj
- Arthalo Budapeŝto (1979)
Elektitaj skulptaĵoj
- Tri printempoj (Balatonfüred, 1985)
- Róza Déryné Széppataki (Jászberény, 1962)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.