Károly Thern | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aŭgusto 1817 en Spišská Nová Ves |
Morto | 13-an de aprilo 1886 (68-jaraĝa) en Vieno |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Prešov |
Okupo | |
Okupo | komponisto • dirigento • muzikinstruisto • pianisto |
Károly Thern [kAroj tern], laŭ hungarlingve kutima nomordo Thern Károly estis hungara komponisto, pianisto, dirigento, instruisto.
Károly Thern naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1817 en Hungara reĝlando en Igló (nuntempa Spišská Nová Ves en Slovakio). Li mortis la 13-an de aprilo 1886 en Habsburga Imperio en Vieno.
Biografio
Károly Thern frekventis lernejojn en Miskolc kaj Eperjes. Post lernado li instruis en Balassagyarmat. En 1836 li translokiĝis al Pest (urbo), kie li komponadis. Li iĝis dirigento en Nacia Teatro (Budapeŝto) en 1841, kie oni prezentis ankaŭ liajn operojn. Inter 1853-1864 li estis signifa instruisto de Nacia Muzikejo. Li instruis ankaŭ siajn ambaŭ filojn.
Elektitaj komponaĵoj
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.