Károly Pétery
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1819 (1819-02-06)
en Mezőtúr
Morto 21-an de oktobro 1877 (1877-10-21) (58-jaraĝa)
en Kétpó
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Resolution Party Left Centre vd
Memorigilo Károly Pétery
Profesio
Okupo politikisto verkisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Károly Pétery [kAroj pEteri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pétery Károly estis hungara parlamenta deputito, bienulo, verkisto. Liaj pseŭdonimoj estis Névtelen kaj Péter Károly.

Károly Pétery[1] naskiĝis la 6-an de februaro 1819 en Mezőtúr, li mortis la 21-an de oktobro 1877 en Pusztapó.

Biografio

Károly Pétery frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, li maturiĝis en kalvinana kolegio (tiam li loĝis ĉe Ézsaiás Budai), fine li akiris advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Dum la Hungara revolucio de 1848 li batalis kiel oficiro, post fiasko de la revolucio li okupiĝis pri la familia bieno. Pro reveno de la demokratiĝo (1861) li estis parlamentano, li estis denove elektita en 1865 kaj 1868. Li sekvis politikon de Lajos Kossuth. Ekde 1872 li okupiĝis nur pri la literaturo. Liaj noveloj aperis plej ofte en Athenaeum (revuo).

Elektitaj literaturaj verkoj

  • A jezsuiták (studo-romano, 1873)
  • Az utolsó Bebek (historia romano en 3 volumoj, 1877)
  • Csendes napokból (romano postmorta, 1883)
  • restis en manuskripto romanoj, teatraĵoj

Memorigiloj

  • strato kaj memortabulo en Mezőtúr (1986)

Fontoj

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.