Károly Mühlbeck | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mühlbeck Károly |
Naskiĝo | la 2-an de aprilo 1869 en ![]() |
Morto | la 1-an de marto 1943 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikartisto • karikaturisto |
Károly Mühlbeck [kAroj mulbek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mühlbeck Károly estis hungara grafikisto, pentristo, ilustristo, karikaturisto.
%252C_2018_Sashalom.jpg.webp)
Károly Mühlbeck naskiĝis la 2-an de aprilo 1869 en Nagysurány (Hungara reĝlando, nuntempa Šurany en Slovakio), li mortis la 1-an de marto 1943 en Sashalom (Hungara reĝlando).
Biografio
Károly Mühlbeck lernis laŭvice en sia naskiĝloko, Pozsony, Selmecbánya, fine helpe de stipendio en Reĝa Desegna Edukejo (1887-1891). Liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Székely, Frigyes Schulek, Róbert Nádler kaj Alajos Stróbl. Jam dum la studentaj jaroj en 1890 lia ilustraĵo jam aperis. Post la diplomo li partoprenis en pentrado de Landokupo de la madjaroj (rundpentraĵo). Li ilustris komence porjunularajn librojn, poste liaj karikaturoj aperis en la plej konataj gazetoj.
Ekspozicioj
- Budapeŝto (1910, 1915, 1958, 1969, 2011)
- Arthalo Budapeŝto (1912, 1932, 1939)
Elektitaj pentraĵoj, desegnaĵoj
- A szent sör
- Postakocsi
- Csacsi
- Kutyák (pentraĵo)
- Kisded és a magyar huszárok (krajondesegnaĵo)
Elektitaj ilustritaj libroj
- Elek Benedek: Állatok mesélnek (1926, 1935)
- Daniel Defoe: Robinson Crusoe (1923)
- Charles Dickens: David Copperfield (1926)
- Géza Gárdonyi: A láthatatlan ember (1912)
- Ferenc Herczeg: Mesék (1912)
- Mór Jókai: Ráby Mátyás (1915)
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
- Hungaraj kaj bulgaraj soldatoj dum la 1-a mondmilito
- Sigelo
- Ilustraĵo pri Petőfi (1908)