Károly LÁNYI [kAroj lAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lányi Károly estis hungara-slovaka romkatolika pastro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1847).
Károly Lányi naskiĝis la 18-an de decembro 1812 en Supra Hungarujo en Bakabánya (nuntempa Pukanec en Slovakio). Li mortis la 23-an de majo 1856 en Egbell (nuntempa Gbely en Slovakio).
Biografio
Károly Lányi frekventis lernejojn ĉefe en Esztergom kaj Pest (urbo). En 1836 li jam ankaŭ edukis en Esztergom. En la sekva jaro li pastriĝis. En 1842 li ricevis diplomon en urbo Pest, poste li ekinstruis. En 1844 li ricevis postenon en biblioteko de Esztergom, en la sekva jaro li studvojaĝis en Okcidenta Eŭropo helpe de eklezia apogo. En 1853 li iĝis pastro en Egbell.
Verkaro (elekto)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.