Károly Kovács | |
---|---|
![]() Károly Kovács en la 1930-aj jaroj | |
Persona informo | |
Naskonomo | Kovács Károly |
Naskiĝo | la 19-an de januaro 1902 en ![]() |
Morto | la 10-an de decembro 1990 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Margit Dajka • Erzsi Simor |
Infano | Károly Kassai |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Károly Kovács [kAroj kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Károly estis hungara aktoro. Lia unua edzino estis Margit Dajka (1929-1940), la dua Erzsi Simor (1943-?).
Károly Kovács naskiĝis la 19-an de januaro 1902 en Szilasbalhás (nuntempa Mezőszilas), li mortis la 10-an de decembro 1990 en Budapeŝto.
![](../I/Farkaskaland.jpg.webp)
Biografio
Károly Kovács jam amatore havis rolon en Nacia Teatro (Szeged) en 1920, poste li lernis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi en Budapeŝto. En 1922 li havis aktoran kontrakton en Teatro Magyar. En la sekvaj jaroj li ofte ŝanĝis teatrojn, ekzemple:
- Teatro Renaissance (1924)
- Teatro Kisfaludy (1926)
- Nacia Teatro (Miskolc) (1927)
- denove Nacia Teatro en Szeged (1928-1929)
- Teatro Belvárosi (1932)
- Gaja Teatro (1934)
- Nacia Teatro (Budapeŝto) (1935-1945).
Post la 2-a mondmilito li denove estis membro de Teatro Thália (Budapeŝto) ĝis la pensiuliĝo. Li ricevis premiojn en 1957 kaj 1967.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare: Reĝo Lear - Edmund
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer (unu el la ĉefroloj)
- Ibsen: Nora - Helmer
- Friedrich Schiller: Wilhelm Tell - Gessler
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - grafo Guiche
Elektitaj kinaj filmaj roloj
- Elcserélt ember (1938)- ĉefleŭtenanto
- A szűz és a gödölye (1941) -Sándor (pli aĝa filo)
- Egy ember tragédiája (1946) - Pál Szontag
- Semmelweis (1952)
- La kaporalo kaj la aliaj (1965) - kapitano
- Dudek horoj (filmo) (1965) - la grafo
- Malvarmaj tagoj (1966) - kolonelo
- Autó (1975) - onklo Karcsi
- A Pogány Madonna (1980) - fiŝkaptisto
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
- Az asszony beleszól (1965) - ministeria konsilisto
- Le a cipővel! (1975) - onklo Gazsi
- Mint oldott kéve (1983) - pli aĝa Lederer
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.