Károly Komjáti
Persona informo
Naskonomo Klein Károly
Naskiĝo 8-an de marto 1896 (1896-03-08)
en Budapeŝto
Morto 3-an de julio 1953 (1953-07-03) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Ibolya Kondor
Okupo
Okupo komponisto korusestro

KOMJÁTI Károly (komja:ti) estis hungara komponisto naskita en Budapeŝto la 8-an de marto 1896 kaj mortinta en Budapeŝto la 3-an de julio 1953.

Kariero

Komjáti Károly studis en la muzikakademio de Budapeŝto (1911-15). Li estis instruisto en Budapest, akompaniinto en Berlino, Bremen (1920), poste denove en Budapest, kie pli malfrue li estis direktoro de Kabareto Apollo. De 1927 li estis teatra kapelestro en Oradea, Târgu Mureș, poste en Kluĵo (ĝis 1930).

Operetoj

  • Kóristalány (1918),
  • Pillangó főhadnagy (1918),
  • Három a tánc (1923),
  • Harapós férj (1931, (reverkite Ipafai lakodalom, 1949),
  • Éjféli tangó (1932),
  • Antoinette (1937).

Fonto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.