Károly Kiss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1903 en Bicske |
Morto | 3-an de decembro 1983 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto • diplomato • sindikatisto |
_s%C3%ADrja.jpg.webp)
Károly KISS [kAroj kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Károly estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, vicĉefministro, ŝuisto.
Károly Kiss naskiĝis la 24-an de septembro 1903 en Bicske. Li mortis la 4-an de decembro 1983 en Budapeŝto.
Biografio
Károly Kiss post lernado iĝis ŝuisto. Dum laboro li aliĝis al socialdemokratoj kaj sindikato, en 1923 ankaŭ al komunistoj. Post 2 jaroj li estis kondamnita 10 monatojn pro komunista agado, same en 1929. En 1931 li frekventis internacian kurson pri komunismo en Moskvo. Hejmenveninta li denove estis kondamnita dufoje. Post la 2-a mondmilito li havis partiajn postenojn. Inter 1945 kaj 1967 li estis parlamenta deputito, inter 1949 kaj 1952 li frekventis militakademion. En 1951 li estis ministro pri eksteraj rilatoj, poste li havis denove partiajn postenojn. Li ricevis 11 premiojn inter 1947- 1983.