Károly Jakobey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 17-an de aŭgusto 1826 en Kula (Hungara reĝlando) |
Morto | la 14-an de julio 1891 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Károly Jakobey [kAroj jakobei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jakobey Károly estis hungara pentristo.
Károly Jakobey naskiĝis la 19 en Kula (Hungara reĝlando, nun en Serbio), li mortis la 14-an de julio 1891 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).
Biografio
Károly Jakobey aĝis 13, kiam li komencis frekventi pentristan akademion en Pest (urbo), li lernis de Jakab Marastoni. Ekde 1845 li studis en arta akademio de Vieno, poste en libera lernejo de Ferdinand Georg Waldmüller. En la fruaj 1850-aj jaroj li revenis al Pest. Li pentradis portretojn (ankaŭ pri historiaj figuroj), pejzaĝojn, aĵpentraĵojn, ĝenrojn, alegoriaĵojn, ekde la 1870-aj jaroj plej ofte religiajn bildojn. Inter 1861 kaj 1885 li havis edzinon, en tiu periodo 3 gefiloj naskiĝis. Estas interese, ke li mortis en ateliero de Károly Lotz.
Ekspozicioj
- ekde 1852 en Pest
- Budapeŝto (1910, memorekspozicio)
Elektitaj pentraĵoj
- portretoj pri Franz Liszt (1859), István Széchenyi (1860), ktp
- Romantikus táj híddal
- Tájkép romokkal
- Garibaldi találkozása Türr Istvánnal (1859)
- Déli pihenő
- vidu la bildojn dekstre kaj malsupre!
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Sieĝo de Buda
- Okupo de Buda
- Domo de Ferenc Kazinczy
- Tombo de Ferenc Kazinczy (1859)
- Gergely Czuczor (1878)
- Emeriko de Hungario en Pannonhalma (1875)
- Mihály Gervay
- József Bártfay