Károly Hajós (komponisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1889 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de februaro 1950 (61-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Ŝtataneco | Hungario • Usono |
Okupo | |
Okupo | komponisto • dirigento |
Károly Hajós [kAroj hajOŝ], konata en Usono Karl Hajos, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hajós Károly estis hungara-usona komponisto, dirigento.
Károly Hajós[1][2] naskiĝis la 28-an de januaro 1889 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de januaro 1950 en Holivudo, Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono.
Biografio
Károly Hajós akiris diplomon en Reĝa Muzikakademio de Budapeŝto, poste li kompletigis ĝin per pianado en Vieno. Ekde 1909 li dirigentis en Teatro de Szolnok, poste en Hungarlingva Teatro en Pozono, en la jaroj 1921 kaj 1922 li komponis operetojn en Berlino. En 1924 li translokiĝis al Novjorko, poste al Holivudo, kie li komponis pli ol 100 filmajn muzikojn. En 1930 li ricevis usonan ŝtatanecon. Li havis edzinon kaj ricevis kelkajn usonajn premiojn.
Elektitaj operetoj
- Natja
- Idegen mennyasszony (1922)
Elektitaj filmaj muzikoj
- The Canary Murder Case (1929)
- I'm No Angel (1933)
- Flash Gordon (1936)
- Hitler's Madman (1943)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.