Károly Farkas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1842 en Reșița |
Morto | 16-an de februaro 1907 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
FARKAS Károly (farkaŝ) estis hungara labormovada politikisto. Li naskiĝis en Resicabánya en 1843 kaj mortis en Budapeŝto la 16-an de februaro 1907.
Biografio
Farkas havis rolon en estigo ĝenerala Laboristasocio kaj Laboristinstruada Asocio. Li establis en 1870 la Ĝeneralan Laboristan Kason por Malsanuloj kaj Invalidoj. Li partoprenis en Hago la kongreson de 1-a Internacionalo. Li staris flanke de Karl Marx kaj li luktis kontraŭ la anarkistoj. En la procezo de malfideleco li estis unu el ĉefakuzitoj. Post liberiĝo li estis kunulhelpinto de Leó Frankel en la fondado de Hungaruja Ĝenerala Laborista Partio. En komenco de 1873 li eldonis kune kun Antal Ihrlinger la gazeton Munkás Heti Krónika (Laborista Semajna Kroniko). En la komenco de la 90-aj jaroj li subtenis Pál Engelmann, pli poste li laboris por la evoluigo de laboristasekurado.
Fonto
- Magyar Életrajzi Lexikon