Károly Füredi | |
---|---|
![]() Károly Füredi | |
Persona informo | |
Naskonomo | Kőhegy Sámuel |
Naskiĝo | la 16-an de junio 1858 en ![]() |
Morto | la 7-an de decembro 1945 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Barcs Aranka |
Okupo | |
Okupo | teatrestro • aktoro |
Károly Füredi [kAroj furedi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Füredi Károly estis hungara aktoro, teatrestro. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kőhegy Sámuel [kOhedj ŝAmuel].
Sámuel Kőhegy[1] naskiĝis la 16-an de junio 1858 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 7-an de decembro 1945 en Budapeŝto.
Biografio
Károly Füredi devenis el juda familio, sed iam li kristaĝis. Li komencis sian aktoran karieron en sia aĝo 20 en migra teatra kompanio en Hosszúpályi. En la sekvaj jaroj li estis aktoro ekzemple en migraj kompanioj de Jenő Gáspár (aktoro), Mór Ditrói (1886), Gyula Miklósy (1888), Endre Bátosy (1890–1892), Sándor Peterdi (1897), Imre Halmai (1900). Intertempe li estis teatrestro inter 1891–1897 ekzemple 1892: Lugos; 1893: Nagybecskerek; 1894: Baja; 1895: Zombor. Baldaŭ li estis teatra sekretario kaj migra librovendisto. Li edziĝis en 1902.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- István Géczy: A geleji kis király - Péter
- Antal Deréki: Dreyfuss kapitány - kolonelo Henry
- Sándor Lukácsy: A vereshajú - Mihály Keszeg