Károly Eszterházy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de majo 1725 en Bratislavo |
Morto | 4-an de marto 1799 (73-jaraĝa) en Eger |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Franz Graf Esterházy von Galántha |
Patrino | Szidónia Pálffy |
Frat(in)o | Ferenc Esterházy |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo |
Grafo Károly Eszterházy aŭ Károly Eszterházy [kAroj esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eszterházy Károly estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, preposto. Lia nobela antaŭnomo estis galánthai. Lia frato estis Ferenc Esterházy.
Károly Eszterházy naskiĝis la 4-an de majo 1725 en Hungara reĝlando en Pozono (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 15-an de marto 1799 en Eger.
Biografio
Károly Eszterházy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Nagyszombat. Li komencis sian karieron en 1744 kiel preposto. En la sekva jaro li plulernis en Romo, kie li doktoriĝis kaj pastriĝis en 1748. Hejmenveninta liaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- vicpastro en Pápa
- kanoniko de Esztergom en 1752
- preposto en Pozono en 1755
- episkopo de Vác en 1759
- episkopo de Eger en 1761
En diocezo de Eger li fondis 16 paroĥojn, seminarion, medicinan lernejon, observatorion, li konstruis 17 kirkojn.
Elektitaj publikaĵoj
- Három üdvösséges kérdés (1751)
- Rituale Agriense (1768)
- Evang-ok és epistolák... vasárnapokon és ünnepeken (1776)
- Epistola encyclica circa decretum tolerantiae Josephi II. imperatoris (1782)
- Utasítás mikor és mi módon kelljen az idétlen és veszedelemben forgó kisdedeket megkeresztelni (1796)
Memorigiloj
- Universitato Eszterházy Károly en Eger portas la nomon Károly Eszterházy
- memortabulo en Eger