Károly Antal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de junio 1909 en Budapeŝto |
Morto | 26-an de majo 1994 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Familio | |
Edz(in)o | Magda Radnót |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Károly Antal [kAroj], hungare Antal Károly estis hungara skulptisto kaj profesoro.
Károly Antal naskiĝis la 23-an de junio 1909 en Budapeŝto. Li mortis la 26-an de majo 1994 en Budapeŝto.
Biografio
Károly Antal kiel infano - vivis en Svislando, kie li ekamis la montogrimpadon. Hejmenveninta li frekventis Belartan Altlernejon en Budapeŝto inter 1928-1934. Li studvojaĝis en Italio, Aŭstrio, Germanio, Ĉeĥoslovakio, Bulgario, Rumanio, poste li verkadis en artkolonio en Budapeŝto. Inter 1950-1959 li edukis en la ĉeflernejo. Li ricevis premion Kossuth en 1993, pli frue ekde 1931 ankaŭ aliajn premiojn. Liaj verkoj estas videblaj ankaŭ en muzeoj de Budapeŝto, Romo, Novjorko.
Liaj solaj ekspozicioj (elekto)
- 1973 Celldömölk
- 1979 Budapeŝto
- 1985 Érd
Liaj grupaj ekspozicioj (elekto)
Verkaro (elekto)
- skulptaĵoj, ekzemple "Julianus kun sia kunulo" 1937 Budapeŝto; Sankta Maria 1938 Budapeŝto; Ladislao la 1-a (Hungario) 1940 Budapeŝto; Női figura (Virina figuro) 1956 Miskolc; Mór Jókai 1966 Kazincbarcika; Sándor Kőrösi Csoma 1968 Pécs; Dániel Berzsenyi 1970 Egyházashetye
- monumentoj, ekzemple Szovjet hősi emlékmű (Soveta heroa monumento) 1945 Budapeŝto
- reliefoj, ekzemple Kronado de Stefano la 1-a (Hungario) 1938 Esztergom
- etplastikoj
- desegnaĵoj
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.