Kálmán Záborszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1947 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt • Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno |
Familio | |
Patro | József Záborszky |
Okupo | |
Okupo | violonĉelisto • dirigento • cello teacher |
Kálmán Záborszky [zAborski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Záborszky Kálmán estas hungara dirigento, violonĉelisto, instruisto, lernejestro, ordinara membro de Hungara Arta Akademio. Lia patro estis hu:Záborszky József.
Kálmán Záborszky naskiĝis la 4-an de oktobro 1947 en Budapeŝto.
Biografio
Kálmán Záborszky maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1972. Liaj plej signifaj instruistoj estis Antal Friss, András Mihály kaj Frigyes Sándor. En la sekva lerneja jaro li studis en de:Universität für Musik und darstellende Kunst Wien de en:André Navarra. Jam inter 1968–1988 li estis helpekzercisto de lerneja orkestro, sed li instruis ankaŭ inter 1974–1981 en Pécs kaj en la ĉefurbo. Inter 1981–1988 li estis dirigento de oratoria koruso, poste li estis ĉefdirigento de muziklerneja orkestro. Inter 1991-2014 li estis gvidanto de la muziklernejo. Somere li ofte gvidis kursojn eksterlande. Li ricevis premiojn inter 1990-2018, en 2023 premion Kossuth. Li havis edzinon kaj ili vivis en Üröm (tuj apud Budapeŝto).