Kálmán Ujj | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 22-an de aprilo 1883 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 4-an de decembro 1921 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Patro | Ferenc Ujj |
Edz(in)o | Dinnyéssy Juliska |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Kálmán Ujj, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Ujj Kálmán Lajos Ferenc estis hungara aktoro.
Kálmán Ujj[1][2] naskiĝis la 22-an de aprilo 1883 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 4-an de decembro 1921 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).
Biografio
Kálmán Ujj devenis el aktora dinastio. Ekde 1901 li estis teatra korusano. Post 4 jaroj li ricevis jam rolojn en teatroj de Arad, Kecskemét, Pécs kaj Sopron. Ĝis 1919 li apartenis al teatra trupo de Géza Sebestyén (aktoro), poste li ricevis rolojn en ĉefurbaj teatrejoj (Teatro Magyar, Teatro Belvárosi), same en mutaj filmoj. Li edziĝis en 1917. Li frue mortis pro kormalsano.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- István Fazekas (poeto)-Gyula Csortos: Silvio kapitány - prezidanto de militkortumo
- Edmond Rostand: L'Aiglon - Frigyes Gentz
- Ferenc Molnár: Marsall - barono San Friano
Liaj filmaj roloj (elekto)
- Az anyaszív (1917)
- Az utolsó hajnal (1917) Edward / Dr. Hyttara Sahib
- Jeruzsálem (1918)
- Das Spiel mit dem Tode (1918)
- A lélek órása (1923)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.