Kálmán ONDREJCSIK [ondrejĉik] estis rumania hungara filmteknikisto. Li naskiĝis en Bukareŝto la 29-a de julio 1934.
Kariero
Kálmán Ondrejcsik pristudis filmteknikon en Leningrado (Sovetunio) (1957). Reveninte en Rumanion, li estis kunlaboranto de Rumana Filmentrepreno, de 1973 gvidanto kiel inĝeniero de la Filmteknika Esplorlaboratorio en Bukareŝto. En 1987 li elmigris en FRGn.
Filmo
- Kaleidoszkóp, ĉefpremio de kongreso UNIATEC, 1970 de Parizo.
Libro
- Aplicaţii ale fotografiei în ştiinţă şi tehnică (kunulaŭtoroj Iosif Goldhaar kaj Alexandru Perculescu. 1970).
Fonto
- RMIL Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.