Kálmán Nádasdy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Graff Kálmán |
Naskiĝo | 25-an de novembro 1904 en Budapeŝto |
Morto | 17-an de aprilo 1980 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Lilian Birkás |
Infano | Ádám Nádasdy |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • teatra reĝisoro • opera director • teatrestro • tradukisto • scenaristo |
Kálmán Nádasdy [nAdaŝdi], hungare Nádasdy Kálmán estis hungara reĝisoro, altlerneja instruisto, teatrestro, tradukisto kaj scenaristo. Lia edzino estis Lilian Birkás, lia filo estis Ádám Nádasdy.
Kálmán Nádasdy naskiĝis, kiel Graff Kálmán la 13-an de septembro 1905 en Budapeŝto. Li mortis la 17-an de aprilo 1980 en Budapeŝto.
Biografio
Kálmán Nádasdy eklaboris en Budapeŝta Ŝtata Operejo, kiel helpreĝisoro en 1923. Inter 1926-1932 li frekventis Muzikakademion, kie li lernis komponadon de Zoltán Kodály. En 1941 li iĝis ĉefreĝisoro en la Operejo, dume ofte li reĝisoradis ankaŭ eksterlande (Italio, Aŭstrio, Suomio). Inter 1959-1966 li estris la tutan Operejon kaj reĝisoradis ekzemple en Nacia Teatro (Budapeŝto), Teatro Madách, Operetoteatro (Budapeŝto). Ekde 1950 li edukis reĝisoradon por aktoroj en ĉeflernejo, kie li estis ĉefdirektoro inter 1964-1974. La havis edzinon kaj filon. Li emeritiĝis en 1966, spite tion liaj reĝisoraĵoj ne ĉesis. Li ricevis premiojn Kossuth en 1950, 1954, 1965, en 1952 ankaŭ alian premion.
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
- diversaj operoj en teatroj, ekzemple Ferenc Erkel: Ladislao Hunyadi; Béla Bartók: A kékszakállú herceg vára (Fortikaĵo de Blubarbulo); Beethoven: Fidelio
- diversaj dramoj en teatroj, ekzemple Ŝekspiro: Otelo; Rikardo la 3-a
- diversaj kinejaj filmoj, ekzemple Ludas Matyi, 1949