Kálmán Mizsei | |
---|---|
Kálmán Mizsei | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de junio 1955 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • diplomato |
Kálmán Mizsei [miĵei], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Mizsei Kálmán estis hungara bankisto, diplomato, altlerneja instruisto.
Kálmán Mizsei[1] naskiĝis la 8-an de junio 1955 en Budapeŝto.
Biografio
Kálmán Mizsei akiris diplomon en Universitato Károly Marx en 1979, poste li laboris en esplora instituto ĝis 1991. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1984, post 2 jaroj li kandidatiĝis (CSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 1991–1997 li estis bankestro, poste vicbankestro en eksterlanda banko ĝis 2001, pli poste 5 jarojn li havis postenon en Unuiĝintaj Nacioj. Li ricevis diplomatiajn taskojn en la sekvaj jaroj, krome li instruis en la Mez-Eŭropa Universitato ekde 2006.
Elektitaj kontribuoj
- Lengyelország: Válságok, reformpótlékok és reformok (1990)
- Creating Market Oriented Banking Sectors for Economies in Transition (kunaŭtoro, 1997)
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM37478 hungarlingva datenaro de muzeo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.