Kálmán Müller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1849 en Peŝto |
Morto | 4-an de novembro 1926 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ginekologo • obstetrikisto • kuracisto • kirurgo • internisto |
Kálmán Müller [muler], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun malofte uzita plena nomo) Müller Kálmán Fülöp József Bernát estis hungara kuracisto, akuŝisto-ginekologo, kirurgo, profesoro. Li estis nevo de Ignaz Semmelweis.
Kálmán Müller naskiĝis la 8-an de marto 1849 en Pest (urbo). Li mortis la 4-an de novembro 1926 en Budapeŝto.
Biografio
Kálmán Müller frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo kaj Vieno. Li akiris medicistan diplomon en 1869 en Vieno, poste li laboris en kliniko de la sama urbo. En 1873 li proprakoste plulernis en universitatoj de Parizo kaj Berlino. Li akiris plian kuracistan diplomon en 1874 en Budapeŝto, kie li kuracadis kaj instruis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. En 1876 li edziĝis. Li atingis la titolon ĉefkuracisto en 1881, en la sekva jaro li laboris en Malsanulejo Rókus (en 1887 li gvidis la malsanulejon). En 1884 li instruis jam kiel eksterordinara profesoro. En 1896 li ricevis la titolon ministeria konsilisto, en 1909 li baroniĝis.
Elektitaj publikaĵoj
- A létért való küzdelmünk és a társadalom (1879) - prelego
- A tuberkulozisról (Pri la tuberkulozo), (1885)
- Belgyógyászat kézikönyve (1893) - kunaŭtoro
- Budapester Aerzteverband. Eröffnungsrede aus der Ungar (1897)
- Gastritis atrophicans (1906)
- Az abdominalis arteriosclerosis (1910)
Fontoj
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al litero M, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al litero M, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 6-a punkto)