Kálmán FODOR estis rumania hungara pentristo, grafikisto. Li naskiĝis en Majsamiklósvár la 6-an de novembro 1929 kaj mortis en Livada (Satu Mare) la 29-an de junio 1980.
Biografio
Fodor Kálmán studis en 1949-50 en Magyar Művészeti Intézet, poste inter 1950-54 en Arta Altlernejo de Kluĵo. Ĝis 1968 li laboris en Artistkolonio de Valea Jiului, li estis gvidanto de artistgrupo de Petroșani. Inter 1968-80 li estis desegninstruisto en Livada (Satu Mare).
Premio
- 1958 - grafikpremio de Arta Unuiĝo.
Ekspozicioj
- De 1963 en Transilvanio kaj Bukareŝto.
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.