Kálmán Erdődy | |
---|---|
Kálmán Erdődy | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 16-an de februaro 1907 en Vágújhely (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 25-an de aprilo 1988 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • reĝisoro |
Kálmán Erdődy [erdOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdődy Kálmán estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia familia nomvarianto estis Erdődi.
Kálmán Erdődy[1][2] naskiĝis la 16-an de februaro 1907 en Vágújhely (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Nové Mesto nad Váhom en Slovakio), li mortis la 25-an de aprilo 1988 en Budapeŝto.
Biografio
Kálmán Erdődy devenis el juda familio. Li studis en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo, sed li ne akiris diplomon. Li debutis en Teatro Városi en 1928, poste li estis aktoro en Debrecen (1931–1932), Pécs (1934–1935), Szeged (1936–1938), fine migra teatra kompanio de Dezső Jakabffy. Pri erao de la nazia erao mankas informoj. Depost la 2-a mondmilito li havis rolojn kaj province kaj ĉefurbe. Li pensiuliĝis en 1972, tamen pli malofte li rolis ĝismorte. Li edziĝis dufoje en 1931 kaj 1937.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare: Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - stultulo
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - urbestro
- Molière: L' Avarulo - Harpagon
- József Katona: Bánk bán - Biberach
- Jenő Heltai: Naftalin - Károly Csapláros
- Milán Füst: Máli néni - onklo Novák
- Ferenc Lehár: Luxemburg grófja - Sir Basil
- Gergely Csiky: Mukányi - titolrolo
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
- Láz (1957)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Robert Benchley, Oldřich Nový, Luigi Zerbinati[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
- Postásmese (1959) - poŝtestro
- Veszedelmes labdacsok (1967) - Arthur
- Beszterce ostroma (serio, 1976) - Péter Trnovszky
- Szomszédok (serio, 1988) - onklo Morvai