Jutta Hecker | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1904 en Vajmaro | ||||
Morto | 26-an de julio 2002 (97-jaraĝa) en Vajmaro | ||||
Tombo | Historia tombejo en Weimar vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jutta HECKER (naskiĝinta la 13-an de oktobro 1904 en Vajmaro, mortinta samloke la 26-an de julio 2002) estis germana filologino kaj verkistino.
Vivo
Estante filino de la goeta filologo Max Hecker ŝi studis germanistikon kaj anglistikon ĉe la Universitato de Munkeno. En 1930 ŝi doktoriĝis per defendo de la disertaĵo Das Symbol der Blauen Blume. Tuj poste ŝi deĵoris ĝis 1935 ĉe Goeto-Ŝilero-Arkivo Vajmare. Inter 1935 kaj 1937 ŝi studis pedaogogion ĉe la Universitato de Jena kaj dungitis en 1937 por la daŭro de du jaroj kiel studa asesorino en Hamburgo. En 1940 ŝi iĝis docentino ĉe porinstruista seminario je Piła kaj pli malfrue je Bad Honnef. Dum la lastaj jaroj de la Dua mondmilito ŝi avanciĝos je estrino de tiu ĉi institucio.
Post kiam ŝi laboris en metiejo post militofino ŝi revenis Vajmaron en 1954. De tiam ŝi ekskluzive dediĉis sin al verkado. Ŝi skribis biografiajn romanojn kaj rakontojn pri elstaruloj de la Vajmara klasikismo.
En aŭtuno 1989 la berlina eldonejo Verlag der Nation, kiu iĝis ties kutima eldonejo, publikigis okaze de la 85-a datreveno naskiĝtaga la antologion Wunder des Worts - Leben im Banne Goethes. Tie aperis biografiaj tekstoj pri granddukino Sofio (Oranje-Nassau), Bernhard Ludwig Suphan, Rudolf Steiner kaj Max Hecker. La eldonokvanto de ĉiuj libroj de ŝi aperintaj ĉe la supre menciita eldonejo estis tiam de 400 miloj da ekzempleroj; sume ŝiaj libroj atingis kvanton eldonan de ne tute 600 miloj.[1] Jutta Hecker pasigis la lastajn vivojarojn je la oldulejo Marie-Seebach-Stift de ĉe Tiefurter-aleo.
Bibliotekon sian de ses mil libroj ŝi donacis al la urbo Vajmaro: ĝi troviĝas nun en la Urba arkivo de Vajmaro. Tamen la plejmulto de ili ankoraŭ originis de la patro Max Hecker.[2]
Honoroj
En 1988 ŝi ricevis la Winckelmann-medalon de la urbo Stendal kaj en 1990 Weimar-Preis. Kvar jarojn poste ŝi iĝis honora civitanino de sia naskiĝurbo kaj pro meritoj priurbaj kaj pro la verkaro kaj atingitaj sciencaj aferoj. En la 9.6.1995 la vajmara Goeto-societo aljuĝis al Hecker sian distingilon, la Oran Goeto-medalon.[3]
Verkoj
- Das Symbol der Blauen Blume im Zusammenhang mit der Blumensymbolik der Romantik (disertacio). Frommann, Jena 1931.
- Die Maske. Volksverlag, Weimar 1957.
- Die Altenburg. Geschichte eines Hauses. Gustav Kiepenheuer Verlag, Weimar 1959.
- Als ich zu Goethe kam. Drei Erzählungen. Verlag der Nation, Berlin 1974.
- Rudolf Steiner in Weimar. Verlag am Goetheanum, Dornach 1988. ISBN 3-7235-0457-4
- Traum der ewigen Schönheit. Der Lebensroman Johann Joachim Winckelmanns. Verlag der Nation, Berlin 1989, ISBN 3-373-00126-9.
- Wieland. Die Geschichte eines Menschen in der Zeit. Verlag der Nation, Berlin 1992. ISBN 3-373-00376-8
- Corona. Das Leben der Schauspielerin Corona Schröter. RhinoVerlag, Arnstadt 1996. ISBN 3-9803600-9-1
- Freude schöner Götterfunken. Ein Schiller-Roman. Salzer, Heilbronn 1998. ISBN 3-7936-0291-5
- Im Schatten Goethes. Eine Eckermann-Novelle. Weimardruck, Weimar 1999.
Referencoj
- ↑ Bruno Brandl: "Und alles ist Frucht! Und alles ist Samen!", p. 133–139. Ĉe: Jutta Hecker: Wunder des Worts - Leben im Banne Goethes. Berlin 1989, ISBN 3-373-00322-9
- ↑ Dagmar Jank: Bibliotheken von Frauen. Ein Lexikon (=Beiträge zum Buch- und Bibliothekswesen, 64). Harrassowitz, Wiesbaden 2019, ISBN 978-3-447-11200-0, p. 80.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-19. Alirita 2022-11-01.
Literaturo
- Jutta Hecker - zur Erinnerung, eldonejo Hamecher, Kaselo 2003 (kolekto esea kaj ovacia)
- Dieter Fechner: Persönliche Begegnungen mit Thüringer Autoren im 20./21. Jahrhundert, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2014, ISBN=978-3-86777-718-6 (pri Hecker sur la paĝoj 76–81)
Eksteraj liglioj
- Informoj pri Jutta Hecker en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- nekrologo Ĉe: Der Spiegel, 29.7.2002
- biographien.kulturimpuls.org: biografio de Jutta Hecker Arkivigite je 2021-06-22 per la retarkivo Wayback Machine