Justus von Liebig | |||||
---|---|---|---|---|---|
Barono von Liebig | |||||
Persona informo | |||||
Justus von Liebig | |||||
Naskiĝo | 12-a de majo 1803 en Darmstadt, Hesio-Darmstadt, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 18-a de aprilo 1873 en Munkeno, Bavario, Germana Regno | ||||
Tombo | Alter Südfriedhof vd | ||||
Etno | Germanoj vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Hesio-Darmstadt vd | ||||
Ŝtataneco | Hesio-Darmstadt vd | ||||
Alma mater | Bonna universitato Universitato de Munkeno | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Johanna Liebig • Georg von Liebig • Hermann von Liebig vd | ||||
Parencoj | Jacob Volhard vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto • inventisto • universitata instruisto • agronomo • verkisto vd | ||||
Laborkampo | kemio vd | ||||
Aktiva en | Munkeno vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Karl Wilhelm Gottlob Kastner vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Justus Freiherr von LIEBIG [fon li:bik], denaske Justus LIEBIG (naskiĝis en Darmstadt, la 12-an de majo 1803; mortis en Munkeno la 18-an de aprilo 1873) estis germana kemiisto, kiu faris grandajn kontribuojn al la organika kemio kaj al la agrikulturo. Li konsideratas la fondinto de la industria agrikulturo, bazita sur organika kemio.
Vivo
Justus Liebig naskiĝis kiel filo de farboproduktisto kaj -komercisto en la germana urbo Darmstadt. Jam frue li eksperiemntis kun materialoj, kiujn li trovis en la metiejo de la patro, kaj evolugis fortan intereson pri kemio. La gimnazion, kiu tradicie en Germanio finiĝas post la 13-a lerneja jaro, li nur vizitis ĝis la 11-a lerneja jaro, do ne ricevis la abituran ekzamenon. En la urbeto Heppenheim 20 kilometrojn sude de Darmstadt li komencis lerni la metion de apotekisto, sed post nelonga tempo nekontente ĉesis la metilernadon.
Dum oktobro 1819 li en la universitato de Bonn komencis studi kemion. Profesoroj ekaprezis lian talenton kaj li dungiĝis kiel asistanto en universitata laboratorio. Kiam lia ĉefa profesoro ricevis novan postenon en la Universitato de Erlangen, Justus Liebis sekvis lin kaj en Erlangen doktoriĝis. Dum maro 1822 li partoprenis en demonstracioj de demokratiemaj studentoj kaj sekve estis serĉata de la loka polico, tiel ke li devis fuĝi hejmen al Darmstadt. Lia profesoro en Erlangen poste atingis, ke la grandduko de Darmstadt atribuis al Justus Liebig stipendion, kiu ebligis pluan studadon en la universitato Sorbono de Parizo. Ĉi-tie li konatiĝis kun la siatempe plej progresemaj profesoroj pri kemio.
Pro subteno de la natursciencisto Alexander von Humboldt, Justus Liebig en aĝo de nur 21 jaroj dum majo 1824 iĝis eksterordinara profesoro ĉe la universitato de Gießen; jaron poste li iĝis ordinara profesoro. Malgraŭ minimuma salajro kaj la neceso mem aĉeti multajn materialojn por eksperimentoj, liaj interesaj instrumetodoj rapide igis lin tre populara profesoro. Por mildigi la privatajn financajn problemojn, Justus Liebig de 1827 ĝis 1833 kune kun tri aliaj profesoroj pri kemio vivtenis privatan instituton, kiu edukis apoteko-helpistojn. Pro lia kreskanta renomo, iom post iom studentoj el pluraj ŝtatoj (inter ili 84 angloj kaj 18 usonanoj) aliĝis al la universitato de Gießen, por aŭdi liajn prelegojn pri kemio kaj farmacio. Dum 1845 li pro siaj meritoj estis nobeligita. (Ekde tiam li portis la titolon Freiherr (barono) kaj la vorteton von en sia nomo.)
Li ricevis posteno-ofertojn de la universitatoj Tallinn 1827, Göttingen 1835, Sankt-Peterburgo 1839, Vieno 1841, Londono 1845 kaj Hajdelbergo 1851, kiujn li malakceptis, sed surbaze de kiuj li paŝon post paŝo povis elmarĉandi pli bonan salajron en la universitato de Gießen. Dum 1852 li tamen akceptis oferton pri profesoriĝo en la Ludoviko-Maksimiliano-Universitato Munkeno. Post kiam li evoluigis mineralan sterkon surbaze de superfosfato, li iĝis kunfondanto de la Bavaria Akcia Kompanio pri Kemiaj kaj Agrikulturaj Fabrikaĵoj, kiuj ankoraŭ nuntempe ekzistas kun la nuna germana nomo "Süd-Chemie". La 15-an de decembro 1859 li iĝis prezidanto de la Bavaria Akademio de Sciencoj, kaj havis tiun postenon ĝis sia morto la 18-an de aprilo 1873. Dum 1870 li aldone iĝis honora civitano de la urbo Munkeno.
La universitato de Gießen post la Dua Mondmilito honorige ricevis lian nomon kaj nuntempe nomiĝas Justus-Liebig-Universitato Gießen.
Inter la plej gravaj eltrovaĵoj de Justus von Liebig estas:
- la teorio pri kemiaj radikaloj
- minerala sterko
- la teorio de izomeroj
- ekstraktaĵo de bova viando
- arĝenta spegulo
- fero-nikelo-alojo
- la anestezilo kloroformo
- bakpulvoro
En la historio de kemio Justus von Liebig elstaras kiel la plej konata kaj plej sukcesa kemiisto de la 19-a jarcento, kiel fondinto de la organika kemio, la agrikultura kemio kaj de fiziologio de nutrado. Pro sia intensa verkado de literaturo li havis grandan influon pri la evoluo de sia fako.
En 1858 li ricevis membrecon en Hungara Scienca Akademio.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- anglalingvaj koncizaj biografio kaj –bibliografio en la "virtuala laboratorio" de la Max-Planck-instituo por historio de scienco
- retejo de la Justus-Liebig-muzeo en Gießen
- retejo de la Justus-Liebig-universitato en Gießen
- digitaligitaj verkoj de Justus Liebig en la retejo de la universitatoj de Strasburgo Arkivigite je 2008-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Informoj pri Justus von Liebig en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)