Sankta | ||
Justeno Martiro | ||
---|---|---|
kristana martiro kaj frua apologiisto | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 100 en Flavia Neapolis, Judio (moderna Nablus) | |
Morto | ĉirkaŭ 165 en Romo, Romia Imperio | |
Mortis per | senkapigo vd | |
Religio | kristanismo vd | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • teologo vd | |
Sanktulo | ||
Festotago | 1-a de junio | |
Patroneco | Filozofoj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Justeno Martiro (latine Iustīnus Martyr, antikve-greke Ἰουστῖνος ὁ μᾰ́ρτῠς, Ioustînos ho mártus; ĉ. 100 - ĉirkaŭ 165) estis kristana martiro kaj frua apologiisto, "kiu, kiel filozofo, predikis la veron de Dio" — t.e., li klarigis kristanismon per la ideoj de greka filozofio. Li estis samariano laŭ gento, greka laŭ kulturo kaj kristano laŭ fido.
Vivo
Justeno naskiĝis en Flavia Neapolis, Palestino (la nuna Nablus en Cisjordanio). Li studis stoikismon kaj platonismon ĉe Efezo.
Justeno konvertiĝis al kristanismo ĉirkaŭ 130, kaj instruis kaj defendis kristanismon en Efezo kaj Romo. Li suferis martiriĝon en Romo ĉirkaŭ 165.
Verko
Inter liaj verkoj estas:
- Dialogo kun Trifono (ĉ 135);
- Unua Apologio (ĉ 150);
- Dua Apologio (ĉ. 160);
- Admono al la Grekoj;
- Pri la Sola Rego de Dio;
- La Releviĝo (eroj);
- Kontraŭ la Grekoj.
Kaj eroj el aliaj perditaj verkoj.
La plej fama verko de Justeno estas la Unua Apologio (ĉ. 150), kiun li sendis al la romia imperiestro, Antonino Pio. Ĝi defendas kristanismon kontraŭ la cinika filozofo Crescens, kiu poste instigos la martirigon de Justeno. Ĉirkaŭ 160, Justeno sendis la Duan Apologion al la Senato.
En aliaj verkoj, Justeno ankaŭ defendis kristanismon kontraŭ judismo (Dialogo kun Trifono, ĉ 135), greka filozofio, Marciono kaj aliaj herezuloj.
Teologio
Kristologio
En la centro de la filozofio de Justeno estas la jena formulo (kiu devenas de la unua ĉapitro de Evangelio de Johano):
Alivorte, Kristo ne nur estas la Vorto de Dio, la celo de fido, sed ankaŭ la Logos (greka vorto por "vorto" kaj "racio"), la celo de filozofio.
Vidpunkto pri helenaj filozofoj
Justeno rigardis la profetojn de la judoj kaj la filozofojn de la grekoj kiel antaŭanoncintojn de la evangelio: serĉante la veron, la Logos-on, ili serĉis Kriston, sed tion ili ne rekontis. Per ilia parta kompreno pri Kristo, ili pretigis sian genton por la alveno de Kristo kaj la nova religio.
Dum la profetoj kaj filozofoj alproksimiĝis al Kristo, la romiaj kaj grekaj dioj, precipe per la poetoj, penis trompi homojn per mensogoj kaj mitoj. Sed la dioj ne estis veraj dioj, laŭ Justeno, sed demonoj.
Justeno multe admiris Sokraton, kiun li rigardis kiel antaŭ-kristanan martiron. Li ankaŭ ŝatis platonismon kaj la verkojn de Ksenofono.
Laŭ Justeno, la doktrino pri kristana savo multe superas tiun de la saĝuloj de la stoika skolo, ĉar ĝi garantias al siaj kredantoj personan eternan vivon. Jen kion li skribis pri la stoikaj filozofoj:
Ili provas konvinki nin, ke Dio kulturas la universon entute kaj ĉiujn specojn, sed ni diras, ke li kulturas vin kaj min kaj ĉiun persone, alie ni ne preĝus al li tage kaj nokte.
Ritoj
La kristana Diservo en 150, laŭ Justeno:
- je dimanĉo la kredantoj kunvenas el la urbo kaj kamparo;
- la skriboj de la profetoj kaj apostoloj estas legataj;
- la prediko de la estro;
- ĉiuj stariĝas kaj preĝas;
- la enporto de la vino, akvo kaj pano;
- miksado de la akvo kaj vino;
- la estro preĝas kaj donas dankon;
- la popolo konsentas, dirante "Amen";
- disdonado de la vino kaj pano.
Justeno nomis la vinon kaj panon la euĥaristia (kp. eŭkaristio), kiu estis la korpo kaj sango de Kristo, manĝaĵo spirita, permesata sole al la baptitoj, kiuj vivas kiel Kristo ordonis. La kulto de Mitrao, en imito laŭ Justeno, havis similan eŭkaristion de pano kaj akvo.
La Diservo okazis je dimanĉo, laŭ Justeno, ĉar tiu estas la tago, en kiu Dio kreis la mondon kaj Jesuo Kristo releviĝis el la mortintoj.
Bibliografio
- Justeno Martire, Dialogo cun Trifono, kritika eldono Philippe Bobichon
- Giustino, Le due apologie, Edizioni paoline, Milano 2004.
- Johannes Quasten, Patrologia, Marietti, 1987, vol. I, paĝoj 175-194.
|