Justin Godart | |
---|---|
Justin Godart en 1917 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Justin François Pierre Marie Godart |
Naskiĝo | 26-an de novembro 1871 en 6-a Arondismento de Liono |
Morto | 13-an de decembro 1956 (85-jaraĝa) en 7-a arondismento de Parizo |
Tombo | Pariza tombejo de Bagneux |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | politikisto • advokato • membro de Franca rezistado |
Justin GODART [godar'] (naskita la 26-an de novembro 1871 en Liono; mortinta la 13-an de decembro 1956 en Parizo) estis franca advokato kaj politikisto. Li estis urbestro de Liono. Li membris en la Nacia Asembleo kaj en la Senato de Francio.
Li estis malnova amiko de Esperanto kaj honora membro de UEA. Dum la unua mondmilito, estante gvidanto de la armea sanitara servo, li organizis en 1916 disdonon de lernolibro "Esperanto kaj Ruĝa Kruco" inter kuracistoj kaj flegistoj. Li klopodis por Esperanto ĉe la Internacia Laboroficejo kaj en 1922 protestis ĉe Léon Bérard pro la kontraŭ-Esperanta cirkulero.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.