Juro kaj pugno | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Prawo i pięść |
Produktadlando | ![]() |
Originala lingvo | pola lingvo |
Kina aperdato | 14-a de septembro 1964 |
Daŭro | 92 minutoj |
Ĝenro | psikologia, krima |
Kameraado | Jerzy Lipman |
Reĝisoro(j) | Georgo Hoffman, Eduardo Skoĵevski |
Produktisto(j) | Zespół Filmowy "Kamera" |
Scenaro | Jozefo Hen |
Laŭ la verko de | Jozefo Hen |
Filmita en | ![]() |
Muziko de | Kristoforo Komeda |
Ĉefrolantoj | Gustavo Holoubek, Vjeslavo Golas, Rikardo Pietruski, Georgo Pŝibilski, Zĝislavo Maklakjeviĉ, Sofia Mrozovska, Eva Visnjevska |
Produktinta firmao | Zespół Filmowy Kamera |
IMDb | |
Juro kaj pugno (pole: Prawo i pięść) - pola filmo farita en 1964 de Georgo Hoffman kaj Eduardo Skoĵevski.
La kanton Antaŭ ol la tago komenciĝos (kun teksto de Agnesa Osjecka kaj muziko de Kristoforo Komeda kantas Edmundo Fetting.
Resumo
La filmo estis nomita de recenzantoj "pola vakera filmo"; la situacio en ĝi similas Usonan okcidenton antaŭ cent jaroj. Historio en la filmo de Hoffman okazas tuj post la 2-a mondmilito, kiam novaj okcidentaj terenoj de Pollando atendis setlantojn. La filmo montras situacion morale malfacilan, kie krom multaj rabistoj, trovantaj facile akireblan riĉaĵon, aperas homoj, al kiuj justeco estas pli grava ol riĉeco.
Tia persono estas Kenig (ludata de Holoubek), antaŭa malliberulo de koncentrejo, kiu estas sendata al eks-germana urbeto kune kun kelkaj aliaj poloj. Ilia celo estas sekurigi la lokon kaj ekfunkciigi la sanatorion. Baldaŭ Kenig rimarkas, ke liaj "kolegoj" estas simplaj kaj sendubaj ŝtelistoj kaj li decidas kontraŭstari ilin.