Juraj Tóth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de marto 1975 (49-jaraĝa) en Bratislavo |
Lingvoj | slovaka |
Ŝtataneco | Slovakio |
Alma mater | Universitato Komenio en Bratislavo |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Asteroidoj malkovritaj : 16 | ||
---|---|---|
(20664) 1999 UV4 | 31-a de oktobro 1999 | kun A. Galád |
21802 Svoreň | 6-a de oktobro 1999 | kun L. Kornoš |
29824 Kalmančok | 23-a de februaro 1999 | |
(59378) 1999 FV3 | 19-a de marto 1999 | kun A. Galád |
(59389) 1999 FF21 | 24-a de marto 1999 | kun L. Kornoš |
(59415) 1999 GJ | 4-a de aprilo 1999 | kun A. Galád |
(60009) 1999 TL17 | 15-a de oktobro 1999 | |
67019 Hlohovec | 13-a de decembro 1999 | kun L. Kornoš |
(91156) 1998 QS60 | 31-a de aŭgusto 1998 | kun A. Galád |
(102532) 1999 UU4 | 31-a de aŭgusto 1999 | |
(102626) 1999 VY27 | 15-a de novembro 1999 | kun L. Kornoš |
(118366) 1999 GK | 5-a de aprilo 1999 | kun D. Kalmančok |
(121336) 1999 TF6 | 6-a de oktobro 1999 | kun L. Kornoš |
(125372) 2001 VE72 | 15-a de novembro 1999 | |
(216524) 2001 HM20 | 27-a de aprilo 2001 | kun A. Galád |
(219090) 1998 RA | 1-a de septembro 1998 |
Juraj TÓTH (naskiĝis en 1975) estas slovaka astronomo, profesoro pri astronomio ĉe la Universitato Komenio de Bratislavo kaj ano de la Internacia Astronomia Unio.[1]
Li observis la meteorfluon Leonidojn de 1998 elde la Observatorio de Modra, la rezulto de tiu laboro estis eldonita en la revuo Earth, Moon, and Planets.[2]
Li publikigis ankaŭ en multenombraj astronomiaj revuoj fakigitaj en meteoroidoj. Lia laboro Orbital Evolution of Příbram and Neuschwanstein estis montrita en la Smithsonian Astrophysical Observatory.[3] En 2010, dum ekspedicio, li trovis la unuan eron de la meteorŝtono "Košice", kiu estas la 14-a meteorŝtono en la mondo kun genealogio.[4]
Laŭ Minor Planet Center li kunmalkovris 16 asteroidojn[5] inter 1998 kaj 2001 en kunlaboro kun Adrián Galád, Dušan Kalmančok kaj Leonard Kornoš.
La asteroido 24976 Jurajtoth[6] estis nomita en lia honoro.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Juraj Tóth, slipo de IAU (angle)
- ↑ Fotoj de Leonidoj de 1998 observitaj elde Observatorio de Modra ; Juraj Tóth kaj Leonard Kornoš (angle)
- ↑ Orbital Evolution of Příbram and Neuschwanstein el Earth, Moon, and Planets, Volumo 102, n° 1-4, pp. 59-65 (angle)
- ↑ Pri la meteorŝtono "Košice" ; J. Tóth, L. Kornoš, P. Zigo kaj al. Arkivigite je 2013-06-25 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ La asteroido (24976) Jurajtoth, de IAU Minor Planet Center (angle)
Eksteraj ligiloj
- slovake - angle Juraj Tóth, el la paĝaro de la departemento pri Astronomio kaj Astrofiziko de la Universitato Komenio Arkivigite je 2013-06-02 per la retarkivo Wayback Machine