La nocio Jurŝtato, Juroŝtato aŭ Rajtoŝtato estas nomo de ŝtato, kiu baziĝas sur la principo de leĝoj nome de establita juro. Ankaŭ se tiuj leĝoj ne justas, oni nomas la ŝtaton laŭforma juroŝtato (ankaŭ leĝoŝtato, ĉar ekzistas leĝoj sen garantio de justeco). Se tamen la leĝoj, sur kiuj baziĝas la ŝtato, estas justaj, t.e. se ili respektas la dignon de homoj aŭ la homajn rajtojn, tiam oni nomas ĝin laŭmateria juroŝtato.
Etimologio
En multaj lingvoj, oni uzas la vorton Rechtsstaat kiel traduko de tiu ĉi nocio. Tio devenas el la germana lingvo kaj signifas “rajtoŝtato”. La vortoparto “ŝtato” ĉi-kaze ne signifas sinonimon de “nacio”, sed fakte ĝi signifas koncepton, laŭ kiu funkcias la ŝtata aparato.
Laŭmateria rajtoŝtato
Difinante la nocion de laŭmateria rajtoŝtato, oni devus decidi, kiuj leĝoj justas kaj kiuj nejustas. Por solvi la problemon de tiu decido, juristoj proponas jurnaturalismon, t.e. ideo, laŭ kiu ĉiuj homoj havas certajn neŝanĝeblajn rajtojn jam ekde sia naskiĝo. Tiumaniere, oni povas pli facile diri, ĉu registaroj konservas la laŭmaterian rajtoŝtaton aŭ ne. Ekzemple, la Germana Regno dum la Nazia diktatoreco (1933-1945) estis laŭforma rajtoŝtato, ĉar ĉiuj maljustecoj estis legitimitaj per leĝoj aŭ dekretoj[noto 1]. Sed neniu povus serioze aserti, ke la nazia diktatoreco estis vera, do laŭmateria rajtoŝtato, ĉar la nazioj faris la mortigadon de judoj kaj aliaj popoleroj laŭleĝa, kvankam en neniu ajn kulturo de la mondo murdo akcepteblas.
Organizoj
La Internacia Organizaĵo pri Jura Disvolviĝo (angle International Development Law Organization, akronime IDLO; france Organisation internationale de droit du développement, OIDD) estas interregistara organizaĵo dediĉita al antaŭenigado de la jurŝtateco [1][2].
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ About IDLO | IDLO - International Development Law Organization. Alirita 2020-04-15.
- ↑ IDLO - What We Do. Alirita 7a de Februaro 2015.
- ↑ Laŭ la germana filozofino Hannah Arendt, unu el la karakteristikoj de tia totalisma sistemo estas, ke leĝoj estas fakte anstataŭigataj de dekretoj, ĉar tiuj estas pli rapide publikigeblaj kaj povas ŝanĝi la kodojn tiumaniere, ke rajto tuj transformeblas en malrajton laŭ la deziro de la diktatoro. Tamen, la dekretoj ja estas kvazaŭ mallonge vivantaj legitimigoj, do ankaŭ ĉi-kaze temas pri laŭforma rajtoŝtato.