Junus-bek Jevkurov | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Евкурнаькъан Баматгири Юнусбек Юнус-бек Баматгиреевич Евкуров | |||||
Naskiĝo | la 2-an de julio 1963 en vilaĝo Tarskoje, Ĉeurba Distrikto, Nord-Oseta ASSR, Sovetunio | ||||
Religio | sunaisma islamo | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio vd | ||||
Alma mater | Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio • Ryazan Airborne Command High School • Milita Lernejo M. V. Frunze vd | ||||
Partio | Unueca Rusio | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mareta Jevkurova | ||||
Infanoj | unu filo, naskiĝinta en 2008 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | soldato, politikisto | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
3-a prezidanto de Inguŝio | |||||
Dum | 30-a de oktobro 2008 – 22-a de junio 2009 | ||||
Antaŭulo | Murat Zjazikov | ||||
3-a prezidanto de Inguŝio | |||||
Dum | septembro 2009 – la 26-an de junio 2019 | ||||
Antaŭulo | post interrompo pro severa vundiĝo en atenco | ||||
Sekvanto | Maĥmud-Ali Kalimatov | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Junus-bek Bamatgirejeviĉ Jevkurov (inguŝe Е́вкур-наь́къан Ба́матгири Ю́нусбек, ruse Юнус-бек Баматгиреевич Евкуров; naskiĝis la 2-an de julio 1963 , do nun 60-jara) estas la prezidanto de la respubliko Inguŝio en la suda parto de la Rusia Federacio. Li estis nomumita de la rusia prezidanto Dmitrij Medvedev la 30-an de oktobro 2008. La sekvan tagon, la Popola Asembleo de la Respubliko Inguŝio, la respublika regiona parlamento, voĉdonis favore al lia nomumo, igante lin la tria prezidanto de Inguŝio. Oficiale la prezidanta titolo ruse estas Глава, prononco [glaVA], laŭ sistemo IFA [ɡlɐˈva], laŭ la rusa vorto голова [galaVA] por "kapo"). Li estas kariera soldato, paraŝutsoldato kaj Heroo de la Rusa Federacio, kiu estis implikita en multnombraj konfliktoj kie Rusio ludis ŝlosilan rolon, inkluzive de Kosovo (1999) kaj Ĉeĉenio. La 22-an de junio 2009, Jevkurov estis serioze vundita sekve de aŭto-bomba atako en la urbo Nazrano. La 23-an de oktobro 2011, Jevkurov estis denove celo de atenco dum festotago.
Kiel prezidanto de Inguŝio, li estis kapabla limigi la krimecon kaj instigi pozitivajn sociajn ŝanĝojn ene de la respubliko.
Antaŭe: | 3-a prezidanto de Inguŝio | Poste: | ![]() |
---|---|---|---|
Murat Zjazikov 2002-2008 | 2008- nun |
|