junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en junio 2023:
Terura trajnakcidento rezultas en pli ol 280 mortintoj kaj pli ol 900 vunditoj en la ŝtato Odiŝo, Barato.
- En
Gvineo-Bisaŭo okazas parlamenta baloto.
La sciencisto Nikolao Denkov estis nomumita ĉefministro fare de la nacia parlamento kadre de nova koalicio en Bulgario.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La vulkano Majono sur la insulo Luzono en Filipinoj komencis ŝpruci lafon kaj vulkanan gason, kio kaŭzis la urĝan evakuadon de 13 000 loĝantoj (BBC)
En 23-a Futbala Mondpokalo de Sub-20-jaruloj (alinome Mondialito) de FIFA en Argentino gajnis la teamoj de Urugvajo, Italio kaj Israelo. Tio estis la unua apero de Israelo en la konkurso.
Usono decidis reaniĝi al Unesko.
Mortis Silvio Berlusconi, eksa ĉefministro de Italio.
Almenaŭ 78 personoj mortis kaj centoj da aliaj restas malaperintaj pro sinko de boato de migrantoj ĉe la marbordo de Piloso, Grekio.
En Doha, Kataro komenciĝas la Azia Pokalo de vira futbalo. Ĝi daŭros plenan monaton.
Okaze de vizito de Antony Blinken en Pekino, Ĉinio kaj Usono interkonsentis pri la stabiligo de siaj rilatoj.
La parlamento de Estonio aprobis leĝon ebligantan samseksecan geedziĝon.
Almenaŭ 41 malliberulinoj mortis dum kverelo de aŭ inter bandoj en virinprizono de Honduro.
- En
Sieraleono okazas parlamenta baloto.
Samtempe en Nordio (Skandinavio) kaj en Baltio okaze de la somera solstico celebriĝas la tradicia, origine pagana Somermeza festo, en Litovio nomata Rasos.
- Finiĝis la unutaga insurekcio de la Grupo Wagner gvide de Evgenij Prigoĵin direktita kontraŭ estraro de la Ministerio pri defendo, kun kiu li havis longdaŭran konflikton.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- En
Gvatemalo okazas parlamenta baloto.
La dekstra partio de Kiriakos Micotakis venkas en parlamenta balotado en Grekio, post kiam lin la 25-an de majo 2023 ĉefministron provizore anstataŭigis Ioannis Sarmas.
Ekis tumultoj en Francio post kiam 17-jaraĝa araba junulo estis mortpafita de polico en Nanterre.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.