junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
30-a junio
- Microsoft ĉesis elliveri Vindozon XP.
29-a de junio
- La hispana teamo gajnis finalan ludon de futbala eŭropa-ĉampionado en Vieno kontraŭ tiu de Germanio per 1:0.
28-a de junio
- Afrika Unio ne volis sankcii Zimbabvon pro la manipulado ĉe la balotoj.
27-a de junio
- Nord-Koreio publikigis ke ĝi detruis malvarmig-turon de nuklea centralo en Jongbjono.
- En Londono okazis koncerto pro la 90-jariĝo de Nelson Mandela.
26-a de junio
- Germanio memorfestas la 60-an datrevenon de la tielnomata berlina aerponto, kiam la okcidentaj alianculoj provizis la urbon malgraŭ sovetia blokado. Veteranoj de la tiama aertransportado, el kiuj multaj nun havas inter 80 kaj 90 jarojn, ĉeestis ceremoniojn en Berlino kaj Frankfurto. La usona kaj brita aerponto daŭris dum pli ol unu jaro, kaj okupis centojn da aviadiloj kiuj liveris ĉiom, de karbo al sukeraĵoj.
22-a de junio
- Almenaŭ 160 homoj mortis kaj multe pli da ili forestas post kiam la tajfuno Fengshen frapis la sudajn Filipinojn, kaŭzante terurajn inundojn kaj terfalaĵojn. Miloj da homoj estis evakuitaj de la zono trafita de la tajfuno. Ekblovoj de 170 kilometrojn hore kaŭzis multajn difektojn en sudaj kaj centraj regionoj.
17-a de junio
- Mortis Henryk Mandelbaum, lasta membro de la Sonderkommando
16-a de junio
- Václav Klaus uzis la vorton "Esperanto" kiel metaforon por io nesukcesa kaj nevivipova, en intervjuo de gazeto Lidové noviny
15-a de junio
- Per sia subskribo la prezidento Fatmir Sejdiu ekvalidigis la unuan konstitucion de Kosovo, nur kvar monatojn post la deklaracio de sendependeco.
14-a de junio
- Okazis tertremo kies surcentro estas en la suda parto de Iŭate je l.t. 08:43. Oni registris shindo 6+ en Oŝu en Iŭate kaj Kurihara en Mijagi. JMA publikigis ke ĝia hipocentro troviĝis 10 km sub la marsurfaco, ĝia forto estis 7.0 sur la skalo de Richter.
- En Zaragozo la hispana reĝo Johano Karlo la 1-a komencas internacian ekspozicion 2008, kies devizo tekstas "Akvo kaj daŭre efika disvolviĝo". Reprezentas sin 105 landoj per pavilonoj kaj eksponaĵoj.
- Post du semajnoj la usona kosmopramo Discovery sekure revenis sur la Teron. Ĝi laŭplane surteriĝis en la Kosmocentro Kennedy de Kabo Kanaveralo en Florido. Interalie la pramo transportis japanan esplorlaboratorion "Kibō" al la Internacia Kosmostacio.
13-a de junio
- Sombra vendredo por la EU! La irlandanoj voĉdonis pri la lisbona reform-traktato de Eŭropa Unio, kiel nura nacio de la EU-membraj ŝtatoj. Ili malakceptis (53,6 %) kaj faligas Eŭropan Union en krizon de ĝia reformagado.
12-a de junio
8-a de junio
- Kamiono intence senbremse koliziis kun 3 promenantoj, post kio la ŝoforo mortigis 7 promenantojn kaj vundis pli ol 10 aliajn per tranĉilo surstrate en Akihabara en la Ĉijoda-kvartalo en Tokia Metropolo (Japanio). (Akihabara hombuĉado)
2-a de junio
La unua parto de junio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.