Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Junana sito

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sitedoj Sittidae
Genro: Sito Sitta
Specio: Junana sito Sitta yunnanensis
Ogilvie-Grant 1900
Aliaj Vikimediaj projektoj

Junana sito estas eta paseroforma birdo. Ĝi apartenas al sita genro. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (escepte de roka sito kaj persia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj teritorioj.

Disvastiĝo

Ĝi estas nemigranta birdo. Ĝi loĝas en suda Ĉinio (provinco Junano, kio nomigas la specion) kaj norda Birmo.

Nutrado

Ĝi manĝas insektojn.

Vivmaniero

Ĝi havas kapablecon, kiel aliaj sitoj, grimpi "kaposube" sur la trunkoj de arboj.

Aspekto

Grandeco de la birdo estas inter 6,5 -7,5 cm. Koloraĵo: La korpo de la birdo estas griza supre kaj blanka sube. Kapo estas griza kun nigra okulstrieto. Inter ili super okulo estas blanka supraokula strieto. Nuko estas pli hela kaj mentono kaj vangoj estas blankaj.

Rilatoj

Ĝi estas parenca kun aliaj "supercilaj" (havantaj blankajn superokulajn strietojn) sitedoj - S. ledanti, S. whiteheadi, S. canadensis, S. vilosa kaj S.kruperi.

Libroj

  • Tits, Nuthatches and Treecreepers, Harrap and Quinn, (angle) ISBN 0-7136-3964-4
  • The Nuthatches, Erik Matthysen, Academic Presss 1998, (angle) ISBN 0-85661-101-8
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.