Julius Streicher | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Julius Streicher | |||||
Naskiĝo | 12-an de februaro 1885 en Fleinhausen | ||||
Morto | 16-an de oktobro 1946 (61-jaraĝa) en Malliberejo de Nurenbergo | ||||
Mortis pro | mortpuno vd | ||||
Mortis per | pendumo vd | ||||
Religio | neaktiva katoliko vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Partio | Nacisocialisma Germana Laborista Partio • German Socialist Party vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ĵurnalisto • eldonisto • redaktisto vd | ||||
Aktiva en | Berlino • Frankonio vd | ||||
Aktiva dum | 1929– vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Julius STREICHER (naskiĝinta la 12-an de februaro 1882 en Dinkelscherben-Fleinhausen, ekzekutita la 10-an de oktobro 1946 en Nurenbergo) estis germana politikisto kaj publicisto nacisocialisma.
Vivo
Streicher aktivis ekde 1919 en diversaj organizoj ekstremisme naciemaj, aparte en la kontraŭjudisma partio Deutsch-Sozialistische Partei, kiu kunfandiĝis kun NSDAP en la jaro 1922-a. En 1923 li partoprenis la Hitler-puĉon en Munkeno. En 1925 li ekestris NSDAP en Norda Bavario. Inter 1928-40 li estis goviestro en Frankonio kaj inter 1933-45 li estis deputito Reichstag en Berlino. Pro diversaj skandaloj li demisiis el ĉiuj partiaj oficoj.
En 1923 li fondis la nacisocialisman semajngazeto Der Stürmer kiu kun multe da sukceso ade fiagitis speciale kontraŭ la judoj. Estante unu el la plej gravaj kontraŭjudisma aktivulo Streicher ege kreskis kontraŭjudajn sentojn en Germanlando. Inverse liaj daŭraj kaj primitivaj demagogaĵoj ankaŭ sentigis ĉe ne malmulta abomeno kontraŭ la nazia ideologio. En 1935 li eminente subtenis la akcepton de la t.n. Nurenbergaj leĝoj.
Streicher kondamnitis je mortpuno dum la Nurenbergaj procesoj.
Eksteraj ligiloj
|